Saltu al enhavo

Pekka Haavisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pekka Haavisto
Persona informo
Pekka Haavisto
Naskonomo Pekka Olavi Haavisto
Naskiĝo 23-an de marto 1958 (1958-03-23) (68-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater universitato de Helsinko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Verda Ligo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Antonio Flores (en) Traduki (2002–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Pekka HAAVISTO (naskita la 23-an de Marto 1958 en Helsinki) estas finna politikisto de la Verda Partio. Li estis parlamentano en la jaro 1987–1995 kaj ree ekde 2007. Li estas ankaŭ membro de la urba deputitaro en Helsinki.

La 22-an de Januaro 2012, en la unua balotado de la elektoj por prezidanto de Finnlando, Haavisto gajnis 18.6 % de la voĉoj. Tiel li akiris lokon en la decida dua balotado la 5-an de Februaro, kie li konkuros kun Sauli Niinistö (36.8 % je la unua fojo).

Haavisto prezidis la Verdan Partion ekde 1993 ĝis 1995. En la unua registaro de Paavo Lipponen li estis ministro pri vivmedio (1995–1999). Li estis la unua kabineta ministro en Eŭropo, kiu reprezentis verdan partion.

De 1999 ĝis 2005 Haavisto laboris en diversaj taskoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Li direktis la esplorgrupojn de la Media Programo de UN en Kosovo, Afganujo, Irako, Liberio, Palestino kaj Sudano, kaj reprezentis la saman UN-organon en la esploroj pri la mineja akcidento en Baia Mare en Rumanujo. Li ankaŭ kunordigis la UN-ekzamenadon pri efikoj de finkonsumita uranio en Kosovo, Montenegro, Serbujo kaj Bosnujo kaj Hercegovino. En 2005 li estis nomumita speciala reprezentanto de la Eŭropa Unio en Sudano por partopreni la intertraktadon pri paco en Darfuro.