Pelagio la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pelagio la 1-a

Pelagio la 1-a, latine Pelagius naskiĝis nekonatan daton en Roma kaj mortis en 561. Li estis papo de 556 ĝis sia morto. En jaro 536 Pelagio estis kunulo de papo Agapeto la 1-a en sia vojaĝo al Konstantinopolo kaj tie iĝis reprezentanto de papo Vigilio apud la konstantinopola kortego. Pelagio estis papigita de imperiestro Justiniano la 1-a. Kiam la papo Vigilio estis alvokita al Konstantinopolo de la imperiestro, Pelagio restis kiel reprezentanto de la Papo en Romo, dum tiu tempo, li bezonis defendi la urbo kontraŭ la gota ĉefo Totilo, kiu sieĝis Romon. Poste, Totilo sendis Pelagio al Konstantinopolo por trakti la pacon kun Justiniano, sed la imperiestro preferis sendi sian generalon Bazilio kontraŭ la malamikoj.

Dum la dua koncilio de Konstantinopolo, Pelagio lideris skismon kontraŭ la papo Virgilio, kaj disigis la diocezojn de Milano kaj Raveno el eklezio. Tiu skismo daŭris ĝis 651. Kiam la papo Vigilio mortis, Justiniano kaj Pelagio akordigis kaj la imperiestro nomis lin papo, pro tio, granda parto de okcidenta pastraro ne agnoskis lin kiel papon.