Saltu al enhavo

Periplo de Brendano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
periplo de Sankta Brendano; manuskripto de la malfrua 10-a jarcento

Periplo de Sankta Brendano (latine: Navigatio Sancti Brendani abbatis) estas titolo de mita vojaĝo (immram), kiu estiĝis versimile en la 9-a jarcento en unuiĝo de kelta legendo kaj kristanaj ideoj. De la 12-a jarcento ĝi popularis multloke en Eŭropo kion atestas ne tute 120 manuskriptoj.[1] Krome estiĝis de ĉ. 1100 ankaŭ imitantaj verkoj kaj tradukoj en diversaj lingvoj.[2]

Brendano (latine: irlanda sanktulo kaj prioro de Cluain Fearta (Graflando Galway) el la 6-a jarcento. La historio raportas pri vojaĝo de li kun kolego sur la oceano. Ne gravas aventuoj, sed moralo kaj teologio.

Libre oni legas pri lia vojaĝo sur Atlantiko farita inter 565 kaj 573 disde Irlando per kuraĥo kun 12 kunveturantoj. Brendano volis atingi okcidentan landon promesitan fare de sanktuloj (terra repromissionis sanctorum). Survoje troviĝas la fantoma insulo San Borondón kiu ja videblas sur pluraj mezepokaj mapoj proksime de la Kanarioj. La aventuroj legeblas en 29 ĉapitroj.

Post la boato-konstruo sur la Insulo Iniŝmoro la ŝipantoj gajnas la altan maron kaj surteriĝis post kelkaj tagoj sur insulo - kiu vere estas la plej granda fiŝo de la mondo nome Jaskonio. Krome ili malkovris la insulojn de la Monaĥoj, de la Ŝafoj kaj de la Birdoj kie oni renkontas iel strangan administranton gastontan ilin kaj montrontan la vojon. Li eksplikas al ili ke necesos por la sekvantaj sep jaroj ĉiam denove veni al ĉi insulojn. La vojaĝantoj observas batalon de du maraj monstroj kaj atakiĝas de grifo kaj venas al glacimonto. La enloĝantoj de la vulkana insulo forpelas la ŝipantoj kiuj alfrontas drivan glacion. Finfine troviĝas la insulo de la Beatuloj; post mallonga ripozumado ili reiras al Irlando. Brendano al ĉiuj rakontas tie ĉiujn aferojn profetante la propran morton. Tio plenumiĝas.

La vojaĝo de Timothy Severin

[redakti | redakti fonton]

Ĉi verko interpretendas literature kaj moralenhave. Tamen ne tute maleblas ke Kristoforo Kolumbo ankaŭ konis la libron. Krome, la praktika historiisto kaj verkisto Tim Severin montris en la 1977-a jaro ke eblas vojaĝo ĝis Norda Ameriko per kuraĥo.[3] En la 16.5.1976 li startigis sian eksperimenton en boato baptita Brendan. Post vintra paŭzo pasigita en Islando li atingas en la 25.6.1977 havenon en Novlando. La raporto de Severin similas al libroj de Thor Heyerdahl (Kon-Tiki kaj Ra).[4]

Eldonoj kaj tradukoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Carl Selmer (eld.): Navigatio Sancti Brendani Abbatis, University of Notre Dame Press, Notre Dame (Indiana) 1959 (=University of Notre Dame Publications in Mediaeval Studies, 16)
  • John J. O'Meara: The Voyage of Saint Brendan: Journey to the Promised Land. Dolmen Press, Dublin 1978
  • Giovanna Orlandi/Rossana E. Gugliemetti (eld.): Navigatio sancti Brendani. Alla scoperta dei segreti meravigliosi del mondo, Società internazionale per lo studio del medioevo latino (SISMEL), Edizioni del Galluzzo, Florenco 2014 (=Per verba, 30), ISBN 978-88-8450-556-9

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Jörn Bockmann, Sebastian Holtzhauer (eld.): St. Brandan in europäischer Perspektive. Textuelle und bildliche Transformationen, V&R unipress, Göttingen 2022, ISBN 978-3-8471-1486-4 (Nova mediaevalia, 24)
  • Matthias Egeler: Avalon, 66° Nord. Zu Frühgeschichte und Rezeption eines Mythos (=Ergänzungsbände zum Reallexikon der Germanischen Altertumskunde, 95). De Gruyter, Berlin / Boston 2015, ISBN 978-3-11-044734-7.
  • Bernhard Maier: Lexikon der keltischen Religion und Kultur (=Kröners Taschenausgabe, 466). Kröner, Stuttgart 1994, ISBN 3-520-46601-5

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Selmer (1959)
  2. Blaeschke (1974), vol. 23, p. 10091–10092
  3. heritage.nf.ca
  4. Timothy Severin: Tausend Jahre vor Kolumbus. Auf den Spuren der irischen Seefahrermönche. Hoffmann und Campe, Hamburg 1979, ISBN 3-455-08883-X.