Le Flon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Perrey-Martin)
Le Flon
Blazono de Le Flon
Blazono de Le Flon
Blazono de Le Flon
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Vevejso
Koordinatoj  46° 36′ 40″ N 6° 52′ 55″ O / 46.61111 °N, 6.88194 °O / 46.61111; 6.88194 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 40″ N 6° 52′ 55″ O / 46.61111 °N, 6.88194 °O / 46.61111; 6.88194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1041
Areo  km²
Alteco  m super marnivelo
Poŝtkodo 1699
Komunumkodo 22
Mapo de Le Flon
Mapo de Le Flon
Mapo de Le Flon
vdr

Le Flon estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1041 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Bouloz.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Le Flon situas en sudokcidento de la Friburga Mezlando, 16 kilometrojn norde de la urbo Vevey kaj 12 kilometrojn okcidente de la urbo Bulle. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bouloz, Pont (Vevejso) kaj Porsel, kaj la setlejoj La Cergne, Les Corbes, La Chavanne, Perrey-Martin kaj Les Grandes Bryères, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,58 km², de kiuj 19,9% estas kovritaj de arbaro, 73,5% servas por agrikulturo kaj 5,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Le Flon limas en nordo al Siviriez, en nordnororiento al Vuisternens-devant-Romont, en oriento al La Verrerie, en sudo al Saint-Martin, en sudsudokcidento al Oron (VD), en okcidento al Chapelle (Glano), en nordokcidento al Rue, kaj en nordnordokcidento al Ursy.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 155 de Romont al Oron. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 5 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. Per buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Palézieux al Oron kaj alia buslinio al Moudon la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Le Flon estis fondita la 1-an de januaro per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Bouloz, Pont (Vevejso) kaj Porsel.[3] Dum mezepoko la regiono de la hodiaŭa komunumo apartenis al la Senjorujo Oron. En la 16-a jarcento ĝi estis konkerita de la urba ŝtato Friburgo kaj atribuita al la Voktejo Rue, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 1848 sub la nova friburga konstitucio estis integrita al la distrikto Vevejso. Unua dokumenta mencio de Bouloz okazis en la jaro 1018 kiel Bedolosci[4], Pont (Vevejso) estis menciita en la jaro 1152 kiel Ponto[5] kaj Porsel en la jaro 114 kiel Porcels[6].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]