Persepolo (komikso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri bildstria romano de Marjane Satrapi. Por la samnoma urbo en Persio, bonvolu rigardi Persepolo

Persepolo, france Persépolis, estas franclingva, aŭtobiografia komikso de Marjane Satrapi (مرجان ساتراپی), kiu priskribas ŝian infanecon en Irano dum la faligo de la Ŝaho. Ĝi nomiĝas pro la antikva persa urbo, Persepolo. Ĝi estas sekvita per Persepolo 2, kiu donas pli da detaloj pri la vivo de Satrapi poste, dum la milito inter Irano kaj Irako. Simple desegnita blank-kaj-nigre, ĝi trovis grandegan popularecon post sia ellaso (TIME Magazine inkluzivis ĝin en sia listo de la plej bonaj komiksoj de 2003). Ankaŭ ekzistas Persepolo 3, kiu priskribas ŝiajn gimnaziajn jarojn en Aŭstrio, kaj Persepolo 4, kiu priskribas ŝian reiron al Irano, kie ŝi universitatumis, edziniĝis, kaj pli malfrue divorciĝis, antaŭ ol ŝi translokiĝis al Francio, kie ŝi loĝas nun.

En Usono, la Persepola serio publikiĝas per Pantheon, kiu konsideris ĝin natura progreso el ilia sukceso kun bildliteraturaĵoj kiel Maus de Art Spiegelman. La anglalingva versio de la unuaj du francaj libroj ankaŭ estis tradukita per la edzo de Satrapi, Mattias Ripa, kaj per Blake Ferris. Persepolo 3 kaj Persepolo 4 kombiniĝis en duan libron, Persepolo 2. Ĉar Persepolo kaj Persepolo 2 tiel estas malsamaj libroj en malsamaj merkatoj, referenci iun el la ses malsamaj versioj estas fonto de konfuzo.

Enhavo

La serio rakontas la vivon de la aŭtorino, de ŝia infaneco en Irano en la tiama epoko. Rakonto de la evoluo (aŭ malevoluo) de Irano vidita per la okuloj de eta ordinara knabino, Persepolo estas serio kortuŝa kaj tre instrua, kiel ĝi konstituas atestadon ĉiutagan de la epoko plenĝena, kiun spertis la lando dum la jaroj inter 1970 kaj 1980, la irana revolucio.