Personigo de la biblia Saĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tia personigo de la biblia Saĝo elstaras ĝuste en la prisaĝaj libroj kiuj anoncas kaj priskribas la karakterizojn de la Saĝon.

Tiaj libroj estas sep.
Hebreaj kaj kristanaj:

  1. Libro de Ijob esploranta pri la homa sufero
  2. Psalmaro didaktika kantaro-kanzonaro laŭdanta Dion
  3. Sentencoj de Salomono kolekto de motoj, didaktikaj reguloj kaj popolaj proverboj
  4. Kohelet (aŭ la Ekleziano aŭ la Predikanto) diskutanta pri bono kaj malbono
  5. Alta Kanto de Salomono kolekto de nuptaj-amaj poeziaj kantoj.

Nur kristanaj:

  1. Libro de la Saĝo parolas pri la Dia Saĝo, idolkulto kaj “trompiga saĝo”
  2. Siraĥ simila al la Sentencoj de Salomono, sed socinivelen transportita.

La fundamentoj temoj de tiuj prisaĝaj libroj[redakti | redakti fonton]

La precipaj temoj de la izraela Saĝo ĉeestas en diversaj eroj de la mezopotamia kaj egipta literaturoj el kiuj certe helpis la priserĉon de la postaj bibliaj aŭtoroj. Tamen en tiuj literaturoj ne troviĝas personigo de la Saĝo kiel okazas en Izraelo, kie la Saĝo kondutas kiel persono de la ordinara vivo.

Personigo de la Saĝo[redakti | redakti fonton]

Ricevita kaj kreskiĝanta ene de la historia kaj religia sperto de Izraelo, la Saĝo emas esti konsiderita kiel realo el si mem, disigita el Dio kaj el homo: alivorte, ĝi spertas evoluiĝon al personiĝo. La saĝuloj, krom la proverban saĝon kiu povas reguli, kun ioma sukceso, la vivon de la homo, rimarkas kaj admiras saĝon kiu travideblas en la ordo, en la harmonio kaj movo de la universo. Genezo 1 tion faras katekisme, psalmo 8, 19, 104 per la lingvaĵo de la preĝo…

La sama leĝo kiu estis la ekzamenilo de la Saĝo kontraŭ la eblaj devioj, estas prezentata en la eroj pli ĵusaj de la Readmono (6-a/5-a) kiel kolekto de normoj tiom “saĝaj” ke ili ekscitas la admiron de la popoloj por la juda popolo, deponprenanto de tia trezoro (Read 4, 5-8).

Siraĥ puŝos al la plenumiĝo tiun asimiladon simple identigante la Saĝon kun la TREALTA (24, 22).

La saĝuloj parolas pri la Saĝo kiu prezidas la kreadon (Sen 8. 30); pri la Saĝo kiu fiksas sian loĝejon en Izraelo subforme de leĝo (Siraĥ 24, 8 sen iu ajn specifo: estas ĉiam la sama Saĝo kiu enkondukas la homon al la renkonto kun la universo de Dio kaj al la renkonto de la universo kun Dio. La ensceniĝo de la Saĝo kiel persono, pli ol spekulativo pri atributo de Dio aŭ anticipo de iu plureco de personoj en Dio (kio estos revelaciita en la Nova Testamento) indikas la altvaloreco kaj la aŭtoritatecon de tiu Saĝo… Ĝi invitas al sia manĝotablo (Sen 9, 1-6) kaj minacas tiujn kiuj ĝin forpuŝas ĉar el ties ricevo aŭ forpuŝo dependas la vivo aŭ la morto. Ĝiaj netroveblo kaj mistereco (jiob 28; Saĝo 3,15- 31) substrekas ke nur Dio ĝin posedas kaj povas ĝin sendi kiel akompananto kaj amiko de la homo. Pro tio Siraĥ kaj la aŭtoro de la “libro de la Saĝo” adresiĝas al Dio per la preĝo por ĝin obteni (Sir 39, 4-6; Saĝo 8, 21); fakte, “spite de sia perfekteco unu inter la filoj de la homoj se al li mankas la saĝo kiu venas el Li, kiel nenio estos konsiderita” (Saĝo 9, 6). Ĝi ne enrompas perforte en la vivon de la homo kiel la profeta vorto, sed alvokas al kunlaborado plej libera kaj responsa, longdaŭra kaj engaĝa (Sir 39, 1-119).

Rezulto de tia kunlaborado estas la nova formo kiun ricevas la Vorto kiun Dio daŭrigas adresi al Izraelo, per lingvaĵo alirebla ankaŭ ekstere de Izraelo.

Rezulto de tiu persinigo estas la kontakto de la homoj kun persono kiu altiras konsilas helpas savas kaj... ludas inter la homoj…

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]