Pesquera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pesquera (stacidomo).
Pesquera
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Distrikto Campoo-Los Valles
Poŝtkodo 39...
Retpaĝaro Retejo de la municipo
Demografio
Loĝantaro 71  (2013)
Loĝdenso 7,95 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 5′ N, 4° 5′ U (mapo)43.083611111111-4.0755555555556Koordinatoj: 43° 5′ N, 4° 5′ U (mapo)
Alto 621 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 8.93 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Pesquera (Kantabrio)
Pesquera (Kantabrio)
DEC
Pesquera
Pesquera
Situo de Pesquera
Pesquera (Hispanio)
Pesquera (Hispanio)
DEC
Pesquera
Pesquera
Situo de Pesquera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pesquera (Cantabria) [+]
vdr

Pesquera [pesKEra] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pesquera situas en la distrikto Campoo-Los Valles, en la sudo de Kantabrio. Ties samlimaj municipoj estas: Bárcena de Pie de Concha kaj Molledo (norde), Santiurde de Reinosa (sude kaj okcidente) kaj San Miguel de Aguayo (oriente). Ĝi estas unu el la plej malvastaj municipoj en Kantabrio.

Vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

En la municipo ekzistas tri vilaĝoj:

  • Pesquera (administra centro de la municipo)
  • Ventorrillo
  • Somaconcha (ne plu loĝata)

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La nomo de loĝantoj iĝas pli kaj pli malgranda. La nunaj loĝantoj estas tre maljunaj kaj multaj migris eksteren de la municipo. Tiun drastan elmigradon konstatiĝas pere de la senloĝantiĝo de la vilaĝo Somaconcha. Parte por eviti tiun problemon, komunan al aliaj apudaj municipoj, oni konstruis aŭtoŝoseon A-67 inter Santandero kaj la Norda Altebenaĵo en Kastilio kaj Leono, kiu ankaŭ celas stimuli turismon en striforma zono ampleksanta la distriktojn Besaya kaj Campoo. Nur unu municipo en Kantabrio havas pli malgrandan nombron de loĝantoj: Tresviso.

Evoluo de nombro de loĝantoj
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007 2009 2013
358 327 317 295 288 285 289 171 113 120 95 75 64 71

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Krom aliaj kirkoj, ankaŭ menciindas la civila konstruaĵo Ponto de Montabliz, la plej alta ŝosea ponto en Hispanio. Ankaŭ estas ripozejo por pilgrimantoj.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Ĉar la loĝantaro de la municipo estas malmultenombra, ekzistas nur unu registo en la municipo, kiu agas kiel municipestro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]