Peter Duryea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Duryea
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1939 (1939-07-14)
en Los-Anĝeleso
Morto 24-an de marto 2013 (2013-03-24) (73-jaraĝa)
en Brita Kolumbio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Dan Duryea vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1963–1976 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter DURYEA (1939 - 2013) estas usona aktoro.

Li komencis sian aktoran karieron per televidaĵo The Donna Reed Show (1963), poste li partoprenis televidseriojn kiel The Defenders, The Carpetbaggers, The Fugitive, Dr. Kildare, Daniel Boone kaj Bewitched krom filmojn Taggart kaj The Bounty Killer . En 1966 li aktoris en provepizodo de Star Trek "The Cage" kaj, sekve, en duparta epizodo The Menagerie. En tiu jaro li ankaŭ partoprenis filmon Lt. Robin Crusoe, U.S.N kaj televidseriojn The Virginian, Bob Hope Presents the Chrysler Theatre kaj 12 O'Clock High. En sekvaj jaroj li aktoris en televidaĵoj kiel Combat!, I Spy, Gomer Pyle: USMC , inter aliaj.

En komenco de 1970-aj jaroj li laboris ĉe televidaĵoj Family Affair kaj Insight krom filmo Blood of the Iron Maiden.

Peter Duryea estis la estro de senprofita asocio nomata Guiding Hands Recreation Society, kiu administris kampejon Tipi Camp [1] en West Kootenay,British Columbia, Kanado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guiding Hands Recreation Society website Arkivigite je 2019-04-07 per la retarkivo Wayback Machine; accessed August 14, 2018.