Petr Aleksandroviĉ Pavlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petr Aleksandroviĉ PAVLOV)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Petr Aleksandroviĉ Pavlov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1871 (1871-09-30)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Profesio
Profesio esperantisto
v  d  r
Information icon.svg

Petr Aleksandroviĉ PAVLOV (naskiĝis en oktobro 1871 en Rjazanja provinco apud Moskvo) estis rusa esperantisto. De 1902 ĝis 1930 li estis estro de meteorologiaj stacioj de ĉina orienta fervojo.

Li estis esperantisto de 1912. Ekde 1924 li estis delegito de UEA. Li faris bonan akcepton al japanaj esperantistoj vizitintaj Ĥarbin kaj vekis en ili intereson por mondvojaĝo per Esperanto. Li verkis du meteorologiajn raportojn en rusa lingvo kaj Esperanto (1929) kaj Esperanto-rusan vortaron de meteorologio kaj klimatologio (1934).