Petrus Klausener

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Klausener
abato
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1782 (1782-12-25)
en Burtscheid
Morto 28-an de junio 1850 (1850-06-28) (67-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petrus KLAUSENER (naskiĝinta la 25-an de decembro 1782 en Aachen-Burtscheid, mortinta la 25-an de junio 1850 ĉe Oelenberg-abatejo en Reiningue, Haut-Rhin) estis pastro germana kaj taksatas patro de la trapista vivo en Germanujo.

Petrus Klausener, trapista pioniro en Germanujo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de arĥitekto li eniris la 14-an de septembro 1802 la cistercian monaĥejon de Kleinburo je Rosendahl membrecpostulante kaj faris siajn solenajn promesojn la 9-an de aprilo 1805. La 30-an de aŭgusto 1806 li estis ordinita pastro en la katedralo de Münster. Post la morto de abato Eugène de Laprade (1816) lia papa moŝto Pio la 7-a nomumis lin en 1817 superulo de la ina kaj malina monaĥejo en Rosendahl-Darfeld. Elekto ne eblis pro la politika situacio. La monaĥeja ekzisto estis almenaŭ priorece daŭrigita kaj Klausener estis unuanime elektita titulara prioro la 26-an de februaro 1819.

La venontajn jarojn estis malfacilaj tempoj por la cistercianoj. Per edikto de la 24-a de julio 1811 la franca registaro - tiam apartenis al ĝia influkampo ankaŭ la Duklando Vestfalio aboliciis ĉiujn trapistajn monaĥejojn kaj konfiskis ilian posedaĵojn; kvazaŭ ĉiuj monaĥoj kaj monaĥinoj devis forlasi Darfeld. Nur en 1814, post kiam la malvenko de Napoleono Bonaparte mildigis la situacion, al ili estis permesite reveni fare de la nun prusa registaro. Sed sub tiaj kondiĉoj regula religia vivo apenaŭ eblis. Samtempe abato Laprade igis reĝon Ludoviko la 18-a (Francio) resendi la religiajn konventanojn al Francio. Parto de la frokuloj iris al Entrammes sub la gvidado de Bernard de Girmont kaj fondis tie la monaĥejon Port-du-Salut la 21-an de februaro 1815. Alia parto fondis la monaĥejon Gard en 1817 sub la gvidado de la antaŭa Darfeld-vicprioro Germain Gillon. Post la morto de Laprade la germanaj monaĥoj kaj monaĥinoj turnis sin al Alzaco sub la gvidado de sia superulo Klausener. Tie oni atingis la gajnon de la antaŭan aŭgustenana klostro de Oelenberg en 1824. En septembro 1825 la lastaj 62 trapistoj ekl Darfeld (34 monaĥinoj kaj 28 monaĥoj) translokiĝis al Oelenberg. La Kleinburo-monaĥejkomplekso ĉe Rosendahl estis disfaligita en 1827.

Tuj post starigo klostra je Oelenberg Julia Revolucio de 1830 forpelis la konventulojn denove. Klausener iris kun la prioro de la fratinoj Stanislaus Schey kaj kelkaj fratinoj al Svislando unue al iama monaĥejo de Beinwil SO poste al Laufen BL.

Kiam la situacio en Francio trankviliĝis, la monaĥoj (kaj poste ankaŭ la monaĥinoj) iom post iom revenis al sia monaĥejo, kiu fariĝis abatejo en 1831. Elektite abato la 10-an de februaro 1832, Petrus Klausener estis instalita la 2-an de aprilo 1832 post konfirmo fare de la ĉefa superulo cistercia Sisto Benigni (la 3-an de marto 1832); beniĝo faris fare de episkopo Pierre-Tobie Yenni.

Sub la gvidado de Klausener, la nova abatejo rapide prosperis. Tereno estis aĉetitaj kaj farmkonstruaĵoj starigitaj. La aŭtarkio de la du monaĥejoj do estis certigita. En 1850, la jaro kiam abato Klausener mortis, jam cento da monaĥoj apartenis al la monaĥeja komunumo, inkluzive de la novicoj. Petrus Klausener mortis post longdaŭra malsano kaj estis entombigita sur la abateja tombejo de Oelenberg. Lia posteulo estis la Ephrem van der Meulen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]