Petrus Passaviensis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Passaviensis
romkatolika episkopo
Persona informo
Naskiĝo 13-a jarcento
Morto 1-an de majo 1280 (1280-05-01)
en Tulln
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Passau
Dum 1265
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petrus Passaviensis[1] (germane: Petrus von Passau kaj Magister Petrus; mortinta inter la 19-a kaj la 23-a de februaro 1280 en Tulln, entombigita en Passau) estis germana teologo kaj episkopo de Passau.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis katedralkapitulano en Vroclavo inter 1257 kaj 1264 kaj prefekto de la kurio de princo Ladislao el Silezio. Ties akompananto li estis Italujon je studoj al la universitato de Padovo.

Post la morto de episkopo Otto von Lonsdorf en aprilo 1265 Ladislao elektiĝis episkopo de Passau; kelkajn monatojn poste papo Klemento la 4-a nomumis Ladislaon ĉefepiskopo de Salcburgo. En novembro Petrus iĝis episkopo de Passau anstataŭ Ladislao.

Ĉar la passau-anoj mallonge pli frue faris aliancon kun la reĝo de Bohemujo la urbo suferis pro la bataloj inter la reĝaj trupoj kaj duko Henriko la 13-a de Bavario. En 1267 Přemysl Otakar la 2-a eniris, danke al la perado de Petrus, en kompromison kun la duko. En majo 1267 Petrus partoprenis sinodon en Vieno kiun estris la kardinalo kaj legato Guido kie temis i.a. pri la stato de la sekulara kaj ordena klerikaro, la uzoraj negocoj kaj la judoj. Baldaŭ poste Petrus vojaĝos Salcburgon por ordini Ladislaon pastro kaj episkopo. La vienaj reguloj dum provinca sinodo en Salcburo en oktobro 1274 denove kaj pli rigore proklamiĝis. Petrus ankaŭ tiam estis Salcburge persone, kiel kelkajn monatojn pli frue ĉe la Unua koncilio de Liono kaj ĉe dioceza sinodo en Passau: ĉio tia montras lian intereson reformi efike la klerikajn morojn kaj taskoplenumojn.

Politike Petrus intertempe favoris la poziciojn de reĝo Rudolfo la 1-a, kvankam Přemysl Otakar estis limiginta sekularajn posedadojn de klerikoj (por malhelpi ladislaan dizerton). Rudolfo rekompence konfirmis por Petrus multon de privilegioj, ekz. koncerne la impostoenspezon pri vartransportoj sur la rivero Inn ĉe Obernberg. Ankaŭ rajtis Petrus nun fortikigi la remparojn de St. Pölten, Amstetten, Eferding kaj Mautern.

Meriton grandan havis Petrus pro la konstruigo de la unua ponto trans Danubo en Passau. Lia tombo troviĝis en al malnova katedralo de Passau malpost la altaro de Mario Magdala.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Landersdorfer, Anton: "Petrus". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 20 (2001), p. 226 (tie ĉi interrete)