Phloeodes diabolicus
Phloeodes diabolicus | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Phloeodes diabolicus
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Phloeodes diabolicus (iam Nosoderma diabolicum, (ebla) komuna nomo: diabla ferplata skarabo), estas skarabo de la familio Zopheridae. Ĝi estas indiĝena en la Kalifornia Flaŭra Provinco en usona federacia ŝtato de Kalifornio kaj meksika federacia subŝtato Baja California, kie ĝi vivas je fungoj kreskantaj sub arboŝelo. Ĝi ne estas flugkapabla kaj havas vivdaŭron de ok jaroj, kompare al vivdaŭro de semajnoj aŭ monatoj de tipaj skaraboj.
Tiu ĉi skarabo estas konata pro ties fortikeco. Ĝiaj dikaj, dense tavoligitaj kaj interligaj elitroj, ligitaj al la ventra kutiklo per kompleksaj lateralaj subtenaj strukturoj, kapablas elteni maksimuman forton de 149 neŭtonoj, proksimume egala al la forto penita de 15 kilogramoj, ĉ. 39.000-obla de la mempezo.
Karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]La skaraboj atingas longon de 16 ĝis 22 milimetroj. La dorsa koloro varias de helbruna al malhelgriza. Malgrandaj kremaj, oraj kaj nigraj makuloj elstaras sur la elitroj. La plimulto de la surfaco estas kovrita per kitinigitaj elkreskaĵoj, la ĥetoj (setoj). Kelkaj mildaj depresioj estas plenigitaj kun nigraj, foliformaj ĥetoj (setoj). La randzonoj de la elitroj estas firme ligitaj al la flankoj, igante la beston nekapablaj flugi. La antaŭtorako estas pli longa ol larĝa, plej larĝa en la mezo, pli mallarĝa en la bazo, kaj kun elstaraj, lobaj lateralaj anguloj. La skarabo iĝis konata al pli larĝa publiko de sciencistoj en 1866 per artikolo de angla entomologo Francis Polkinghorne Pascoe en la Journal of Entomology.