Pierre Hippolyte Raynaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Hippolyte Raynaud
Persona informo
Naskiĝo 17-a de aprilo 1795
en Chareil-Cintrat
Morto 15-a de julio 1876
en Cressanges
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Centro
Profesio
Okupo Advokato, politikisto
Aktiva en Parizo vd
Deputito de Allier
Dum 1830 – 1834
Deputito de Allier
Dum 1839 – 1842
Prezidanto de la Departementa Konsilio de Allier
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre Hippolyte Raynaud estis franca politikisto. Li naskiĝis la 17-an de aprilo 1795 en Chareil-Cintrat kaj mortis la 15-an de julio 1876 en Cressanges. Li estis deputito de Allier dum la julia monarkio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pierre Hippolyte Raynaud originas, ambaŭ per siaj patra kaj patrina familioj, de la burĝaro de la regiono de Gannat kaj Chantelle. Lia patro, Claude Raynaud (1765-1838), estis urbestro de Chareil dum la Unua Imperio. En 1793, li akiris la kastelojn Blanzat kaj La Rivière en Chareil, okaze de iliaj vendoj kiel naciaj bienoj.

La patrina avo de Pierre Hippolyte, Philibert Delesvaux (1745-1791), estis prezidanto de la sala grenejo de Gannat. Pierre Hippolyte Raynaud cetere estis la pranevo de Joseph Hennequin, urbestro de Gannat kaj deputito de Allier.

Advokato en Gannat, li estis deputito de la departemento de 1830 ĝis 1834, kaj denove de 1839 ĝis 1842[1]. Li seĝis en la centra parto de la ĉambro kaj estis daŭra subtenanto de la julia monarkio. Li ankaŭ estis prezidanto de la Departementa Konsilio de Allier.

En 1842, li rezignis sian politikan karieron kaj retiriĝis al sia familia tereno en Cressanges.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Li kandidatiĝis nek en 1834, nek en 1837.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • « Pierre Hippolyte Raynaud », en Adolphe Robert kaj Gaston Cougny, Dictionnaire des parlementaires français, eld. Edgar Bourloton, 1889-1891
  • Henri de Frémont, Généalogies de familles bourbonnaises, IV, pĝ.593.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]