Adolphe Robert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolphe Robert
Persona informo
Naskonomo Ernest Adolphe Robert
Naskiĝo 17-an de januaro 1833 (1833-01-17)
en Melun
Morto 23-an de decembro 1899 (1899-12-23) (66-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo historiisto • biografo
Verkoj Dictionnaire des Parlementaires français de 1789 à 1889
vdr

Ernest Adolphe Robert estis franca historiisto kaj biografisto naskiĝinta la 17-an de januaro 1833 en Melun[1], kaj mortinta la 23-an de decembro 1899 en la 12-a arondismento de Parizo[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolphe Robert partoprenis unu el la ribeloj, kiuj sekvis la puĉon de la 2-a de decembro 1851 fare de Louis-Napoléon Bonaparte. Li estas menciita kiel membro de la ribeluloj en Clamecy. Juĝita antaŭ militista escepta tribunalo, li estis enkarcerigita en Nanto, kie li sukcese eskapis por fuĝi direkte al Anglio.

La 6-an de aprilo 1863, li tamen estis arestita en Bulonjo-ĉe-Maro, kaj devis prezenti sin antaŭ la loka pena tribunalo la 10-an de junio pro la jena motivo : « Enkonduko en Francion de granda nombro de ekzempleroj de anonima broŝuro titolita "Letero al Kuglo", incitante malamon kaj malestimon de la imperia registaro, kaj la murdon de Lia Moŝto la Imperiestro, intrigoj kaj komplotoj kondukitaj kaj interne kaj eksterlande, cele al la maltrankviligo de publika paco ».

Adolphe Robert konfesis uzi falsan identecon okaze de sia aresto, sed ankaŭ la propravolan enkondukon en Francio de tiuj presaĵoj, kiujn li kaŝis en la duobla fundo de lia vojaĝa kofro. Li estis kondamnita al du jaroj de enkarcerigo[3].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Adolphe Robert estas, kune kun Gaston Cougny, unu el la aŭtoroj de la 5-voluma Vortaro de la francaj parlamentanoj (france Dictionnaire des parlementaires français) (Parizo, Edgar Bourloton, 1889-1891.).

Li cetere kunlaboris al la verkado de historia kaj biografia vortaro de la franca revolucio kaj de la Unua Imperio (france Dictionnaire historique et biographique de la Révolution et de l'Empire) fare de Jean-François Robinet.

Referencoj[redakti | redakti fonton]