Pierre Lauffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Lauffer
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1920 (1920-08-22)
en Kuracao
Morto 14-an de junio 1981 (1981-06-14) (60-jaraĝa)
en Kuracao
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo verkisto • poeto • kultura aktivisto
vdr

Pierre Antoine Lauffer (n. la 22-an de aŭgusto 1920 en Kuracao, m. la 14-an de junio 1981 en Kuracao) estis verkisto, poeto kaj kultura aktivulo kiu estas konsiderata unu el la plej famaj 20-jarcentaj papiamento-poetoj de Kuracao[1]. Apud verkado de poemoj Lauffer ankaŭ iniciatis kaj stimulis la verkadon de kantoj en papiamento[2].

Papiamento kiel kulturportanto[redakti | redakti fonton]

Lauffer dediĉis sian tutan vivon al konservado de sia gepatra lingvo papiamento. Li volis ke la lingvo papiamentu estu agnoskata kiel plenvalora lingvo vidalvide de la nederlanda lingvo.

Lauffer konsideris la lingvon papiamentu kiel portanto de kulturo kun fundamenta rolo en la serĉado de aŭtonomio por Kuracao. Li kunfondis la papiamentlingvan revuon Simadán kaj la kantverkistan triopon Julio Perrenal kiu verkis kantojn en papiamento[3]. Ambaŭ estis eksplicite intencis defendi la lingvon papiamentu kontraŭ la superreganta nederlanda lingvo.

Nacia poeto de Kuracao[redakti | redakti fonton]

Lauffer estas konsiderata la nacia poeto de Kuracao (Curaçao), ĉar li pledis por la konservado de la folkloro kaj historio de sia insulo. Multaj revenantaj temoj en liaj verkoj estas lia amo por Curaçao kaj ĝia naturo; priskriboj de la kamparo, ĉiutaga vivo kaj homoj de Curaçao; kaj la historio de sklaveco en Curaçao kaj ĝiaj sekvoj por la homoj vivantaj en Kuracao[4]. Aliaj temoj pritraktitaj en lia verkaro estis ankaŭ sia propra emocia stato kaj personaj cirkonstancoj, kiel ekzemple morto, maljuniĝo, melankolio, humuro, sed ankaŭ erotika atento al virinoj[4].

Ritma Poezio[redakti | redakti fonton]

Lauffer vidis poezian potencon en Papiamento. Per vortludoj, sono kaj ritmo, li ludis kun la esprimeblaj eblecoj de Papiamento en siaj kolektoj Patria, Njapa kaj Kantika pa bjentu, inter aliaj[3]. Lia verko ankaŭ estas malfacile tradukebla, ĉar ĝia esenco, kiun oni povas kapti nur en la papiamento, estas perdita[4]. Lauffer estis inspirita de afro-antilaj buŝaj tradicioj, kiel ekzemple konta kuenta (rakonto) kaj la muzikaj ritmoj de tambú kaj tumba[5]. La laboro de Lauffer ankaŭ estis nomata poesia ritmiko (ritma poezio) ĉar li ludis kun la tonaj aspektoj de papiamento, kie la akcento ofte povas determini la signifon de vorto[5].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En 1944 estis publikigita la unua poemaro Patria (Patrio) verkita tute en papiamento. Patria kontribuis al la evoluo de la papiamento-poezio laŭ tri manieroj.

  • Unue, la poemaro en papiamento reprezentis laŭvortan rompon kun la nederlanda, la lingvo de la kolonistoj[6].
  • Due, la enhavo de la kolekto tute temis pri Kuracao kaj pri kio okazis sur la insulo[6].
  • Trie, la kolekto faris kvalitan kontribuon al la evoluo de Papiamento[6].

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1969 al li estis premiita la Premio Cola Debrot por liaj literaturaj atingoj[7].

Fondumo Pierre Lauffer[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Lauffer en 1981 estis fondita la Fondumo Pierre Lauffer (Fundashon Pierre Lauffer) en sia honoro por antaŭenigi la lingvon papiamentu. La fondumo celas inventari kaj publikigi la verkojn de Lauffer kaj eldoni biografiojn verkitajn pri Lauffer, por ke lia verkaro restu vivanta.

La premio Pierre Lauffer estas dujara premio por homoj kiuj gajnis meritojn por la akcelo de la lingvo papiamentu[8].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Olga E. Rojer, Joseph O. Aimone and Pierre Antoine Lauffer (2007). "Pierre Antoine Lauffer". Journal of Caribbean Literatures. 5 (1): 97–103. JSTOR 40986321.
  2. (en) Pierre Lauffer Ensemble, Writers Unlimited
  3. 3,0 3,1 (nl) Anton Korteweg, Kees Nieuwenhuijzen, Max Nord en Andries van der Wal, Schrijversprentboek van de Nederlandse Antillen (1980).
  4. 4,0 4,1 4,2 (nl) Wim Rutgers, “32 Het autonome woord”. En: Beneden en boven de wind (1996)..
  5. 5,0 5,1 (en) Aart G. Broek, "Ideology and Writing in Papiamentu: A Bird's Eye View." Journal of Caribbean Literatures 5.1 (2007): 1-20..
  6. 6,0 6,1 6,2 (nl) Wim Rutgers, “De Nederlandse Antillen en Aruba.” In: Europa buitengaats; Koloniale en postkoloniale literaturen in Europese talen. Deel I (red. Theo D’haen) (2002).
  7. Wim Rutgers, 'Literair-culturele prijzen: de Cola Debrot-prijs', Beneden en boven de wind – Literatuur van de Nederlandse Antillen en Aruba, 1996, p. 324
  8. (nl) Wim Rutgers (1996). Beneden en boven de wind. Amsterdam: De Bezige Bij. p. 332. ISBN 90-234-3530-3.