Pierre de Fermat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pierre de FERMAT (naskiĝinta je la 20-a de aŭgusto 1601 en Beaumont-de-Lomagne, mortinta je la 12-a de januaro 1665 en Castres) estis franca juristo kaj matematikisto. Oni nomas lin "la princo de la amatoroj".

Fermat, filo de komercisto Dominique Fermat kaj de instruisto de matematiko Claire Delong, ne frekventis lernejon, sed estis hejme instruita de sia patrino. Li studis juron en Tuluzo, Bordozo kaj Orleans kaj poste faris juristan karieron, kiu havigis al li la nobelecon.

Kiel amatora matematikisto li okupiĝis pri la diofantaj ekvacioj kaj defiis siajn kolegojn Kartezio, Huygens, Mersenne, Pascal, Roberval kaj Torricelli (mal)pruvi liajn konjektojn. Konata li tamen iĝis pro konjekto jam ekzistanta, nome ke la ekvacio

havas naturanombrajn solvojn (kun a,b,c >0) nur se n = 2. Laŭdire li, trovante en libro tiun faman konjekton, skribis marĝene "mi trovis mirindan pruvon pri tio, sed bedaŭrinde la marĝeno estas tro mallarĝa por noti ĝin".

Nur en 1995 la angla matematikisto Andrew Wiles sukcesis pruvi tiun konjekton. Tial multaj dubas, ke Fermat vere trovis simplan pruvon.

Fermat esence kontribuis ankaŭ al aliaj kampoj de matematiko, ekzemple pri la naskiĝanta probablokalkulo, pri kiu li kunlaboris kun Pascal, kaj pri la nombroteorio, pri kiu li pruvis la "malgrandan teoremon de Fermat", nomitan laŭ li. Same laŭ li oni nomis la "Fermat-ajn nombrojn", kiuj havas la formon "22n + 1" kaj estas tre interesa nombroteoria studobjekto.