Pieter Abbeel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pieter Abbeel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1976 (1976-11-30) (47-jaraĝa)
en Antverpeno
Alma mater Universitato StanfordKatolika universitato de Loveno
Okupo
Okupo artefaritinteligenca sciencisto • entreprenisto • profesoro
TTT
Retejo https://people.eecs.berkeley.edu/~pabbeel/
vdr

Pieter ABBEEL (naskita en 1977 en Antverpeno, Belgio) estas flandra specialisto pri artefarita intelekto, entreprenisto kaj profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio - Berkeley en Usono.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Pieter Abbeel diplomiĝis kiel inĝeniero ĉe la Katolika Universitato de Loveno en 2000. Poste li studis komputikajn sciencojn en la Universitato Stanford en Usono, kie li doktoriĝis pri artefarita intelekto en 2008.

Ekde 2008 li estas profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio - Berkeley apud San Francisco. Li gvidas la Berkeley Robot Learning Lab.

En 2014, Abbeel, kune kun iamaj studentoj, fondis Gradescope, AI-aplikaĵon por edukado. Inter 2016-2017 li laboris dum jaro por la AI-esplora instituto OpenAI, kiu estis interlaie fondita de Elon Musk. En 2017, li kaj studentoj fondis la noventreprenon Covariant, kiu interalie volas aŭtomatigi e-komercajn entreprenojn per robotoj, kiuj povas lerni novajn agojn[1]. En 2021, li kunfondis AIX Ventures, riskfonduson kiu investas en junaj AI-entreprenoj. Abbeel ankaŭ prezentas la podkaston The Robot Brains[2].

En 2022 li ricevis la premion ACM en komputado [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sora (artefarita intelekto)

Geoffrey Hinton

Sam Altman

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Pieter Abbeel start eigen AI-bedrijf, DataNews Knack, la 7-an de novembro 2017.
  2. (en) The Robot Brains.
  3. (en) 2022 ACM Awardee Prof Abbeel For Top Work In AI And Robotics, Forbes, la 19-an de aprilo 2022.