Pietru Caxaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietru Caxaro
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1399 (1399-11-30)
en Medino
Morto 1-an de aŭgusto 1485 (1485-08-01) (85-jaraĝa)
en Medino
Lingvoj malta vd
Ŝtataneco Malto vd
Memorigilo Pietru Caxaro
Profesio
Okupo poeto • filozofo vd
Verkado
Verkoj Il-Kantilena vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petro (Pietru) CAXARO (ĉ. 1400 – 1485) estis malta filozofo, oratoro kaj poeto. Li estas ĝisnune la unua konata filozofo el Malto, fragmentoj el kies verkoj ankoraŭ ekzistas. En ties verkoj estas tre aŭtenta ekzemplo de malta lingvo, kiu tiam havis pliajn arabdevenajn vortojn ol nuntempe. Kelkaj verkoj krome montras informon pri la vivo de la tiutempa malta popolo. Lia poemo "Kantileno" estas konsiderata la plej antikva poeziaĵo en la malta lingvo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tradukita al Esperanto de Carmel Mallia en "Kantileno", Beletra Almanako numero 3, Septembro 2008, paĝo 45 kaj same pri la ĝenerala priskribo.