Pilgrimpreĝejo Maria Helpantino (Passau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilgrimpreĝejo Maria Helpantino
katolika pilgrimejo
katolika pilgrimejo [+]
Koordinatoj48° 34′ 9″ N, 13° 28′ 13″ O (mapo)48.56903936011813.470199934313Koordinatoj: 48° 34′ 9″ N, 13° 28′ 13″ O (mapo)

Pilgrimpreĝejo Maria Helpantino (Aŭstrio)
Pilgrimpreĝejo Maria Helpantino (Aŭstrio)
DEC
Pilgrimpreĝejo Maria Helpantino
Pilgrimpreĝejo Maria Helpantino

Map
Pilgrimpreĝejo Maria Helpantino
Vikimedia Komunejo:  Wallfahrtskirche Mariahilf (Passau) [+]
vdr
La pilgrimkirko Maria Helpantino en Passau

La Pilgrimkirko Virgulino Maria, helpo de la kristanoj (germane: Wallfahrtskirche Mariahilf) en Passau, Germanio kun la apuda monaĥejo de la kapucenoj leviĝas sur monteto supre de la kvartalo Innstadt. Ĝi tre proksimas al la landlimo kun Aŭstrio.

Origino kaj ejoj[redakti | redakti fonton]

Interno de la pilgrimadokirko
La monto kun la Innstadt-kvartalo; en la malfono la rivero Inn

La pilgrimon iniciatis en 1622 la katedraldekano Marquard von Schwendi kiam li farigis kapelon kun graca bildo de Mario de la loka artisto Pius de 1620; temis pri kopio de la Maria-helpantina-bildo de Lucas Cranach la Maljuna kies orginalo troviĝas en la Katedralo de Innsbruck. La kasteleto de Schwendi staras kontraŭe al la portalo de la preĝejo. La kirkon mem konstruis inter 1624 kaj 1627 Francesco Garbanino. La okulfrapaj turospajroj suprenmetitis ne antaŭ 1665. Apudas la klostro (tradicie de la kapucenoj dume hodiaŭ ĉeestas la ordeno de la Paŭlanoj) kaj la Anna-puto. La en 1628 farita malaperta ŝtuparo alten havas 321 ŝtupojn. Ĉekomence troviĝas frubaroka krucifikso.

La ĉefaltaro el la jaro 1729 dominatas fare de la mirakla bildo de Mario. La flankaj altaroj datumas el 1774 montrantaj verkojn de Joseph Bergler la pli juna. La meza navo havas de la plafono pendantan oraĵistan verkon nomita imperiestra lampego, de la aŭgsburgano Lukas Lang. Imperiestro Leopoldo la 1-a donacis ĝin en 1676 okaze de sia nupto. Ensakristie troviĝas la trezoro pilgrima.

Pilgrimevoluo[redakti | redakti fonton]

Kiam la turkoj sieĝis en 1683 Vienon, Leopoldo la 1-a fuĝis al Passau. Antaŭ la Helpatino-bildo la imperiestra paro preĝis ĉiutage por la saviĝo el la minacego turka. Post kiam la batalo de Kahlenberg por la kristanoj sukcesis sub la batalmoto Mario, helpu! la passau-a Helpantino-bildo iĝis kvazaŭ la ŝtata graco-bildo de la habsburga monarĥio. Ĉebatale forprenitaj armiloj de la malamikoj videblas en la koridoro konfesprena.

La sekularigo de 1803 malekigis pilgrimadon kaj abolis la konventon. En 1809 okupis la urbon la trupoj de Napoleono Bonaparte. Ĉe la sudorienta deklivaĵo de la monteto videblas ankoraŭ nun remparoj faritaj laŭ ordono de la franca tirano kiel defendiloj kontraŭ la aŭstroj.

Kelkajn jardekojn poste pilgrimadoj denove permesitis kaj en 1831 starigitis seminario por pilgrimo-pastroj. La kapucenoj rajtis reveni en la 1890-a jaro. Ĝis hodiaŭ la loko gravas religie. En aŭtuno 2002 la paŭlanoj transprenis ĉiujn taskojn el la manoj de la kapucenoj. La unua rektoro pilgrimkirka el la nova ordeno estis P. Mirko Legawiec OSPPE. Inter la 1.1.2010 kaj la 31.8.2014 ĉefadministris P. Beniamin Bakowski OSPPE antaŭ la estradtransdono al P. Paul Binkowski OSPPE.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

{{Koordinato|NS=48/34.1366[[N |EW=13/28.19099[[E |type=landmark |dim=200 |region=DE-BY}}