Pimen Panĉanka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pimen Panĉanka
Persona informo
Пімен Емяльянавіч Панчанка
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1917 (1917-08-10)
en Talino
Morto 2-an de aprilo 1995 (1995-04-02) (77-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Eastern Cemetery vd
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco SovetunioBelorusio vd
Alma mater Q57538535 vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo publikigisto • literatursciencisto • tradukisto • poeto • literaturkritikisto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pimen Panĉanka (beloruse - Пімен Панчанка 23-an de aŭgusto 1917 Talino 2-an de aprilo 1995) - belorusa poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pimen Panĉanka naskiĝis en estonia urbo Talino, kie liaj gepatroj - malriĉaj kamparuloj forveturis por perlabori. Post komenco de Unua mondmilito, kiam patro de la poeto estis mobilizita en armeo, patrino bebon alveturis al sia patrino en urbo Bjahomel, apud Aŝmjani.

En la jaro 1933 familio de Panĉanka forveturis en Babrujsk, kie Pimen komencis labori en lignofabriko, poste komencis studi je instruista kurso. Post ĝia fino komencis labori en diversaj lokaj lernejoj (1934-1939). Samtempe studis senĉeeste en filologia fakultato de Minska instruista instituto, kiu finis en la jaro 1939.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Li komencis verki en junaĝo. Unuafoje, liaj versoj estis presitaj en ĵurnalo en 1934 ("Impreso", "Al junularo"). Verki li komencis ĉe liriko, pri kio atestas liaj unuaj versaroj "Certeco" (1938) kaj "Al junularo" (1940). En ili estis bildita romantika humoro de la poeto. Li gloradis belecon de sia patrujo kaj atingojn de socialismo. Poezian maturecon alportis al la poeto versoj verkitaj dum Dua mondmilito. Li patroprenis en sovetunia militkampanio kontraŭ Polio, poste, dum Granda Patriota milito, li laboris en frontaj gazetoj. En la jaro 1944, stabo, kie militservis Pimen Panĉanka, estis translokigita en Irano, kie la poeto verkis versaron "Irana taglibro".

Unu el pli bonaj versoj ne nur en belorusa, sed ankaŭ je sovetunia nivelo, estis versaro "Bluaj falĉistoj". Dummilitaj impresoj de la poeto estis priverkitaj en versaroj "La vojo de milito" (1943), "Malproksimaj stacioj" (1945), "Varmaj ventoj" (1947). Militaj travivaĵoj li priverkis kaj en multaj postaj versoj.

En la jaro 1946, la poeto malmobilizis sin, poste laboris en gazeto, ĵurnaloj. En postmilita poezio de Pimen Panĉanka sonis motivoj de glorado de socialisma ordo, veturoj en kosmon, internaciaj rilatoj, batalo por paco. Eldonadis versarojn "Por feliĉo, por paco" (1950), "Vasta mondo" (1955), "Libro de vojaĝoj kaj amo" (1959), "Novjorkaj pentraĵoj" (1960), "Milo de firmamentoj" (1962). Pro sia poemo "Patriota kanto", li ricevis literaturan premion.

De 1966 la poeto komencis labori kiel sekretario de estraro de Verkista Unio de Belorusa SSR. En sama jaro li verkis versaron "En lumo de fulmoj", pro ĉi tia libro li ricevis Ŝtatan Premion de Belorusio. Komencante de ĉi tia libro mondkoncepto de la poeto iĝis pli profunda, filozofie koncentrita, rezonada. Versaroj de la poeto "Decembro" (1972), "Krio de garolo" (1976), "Vespera lokomotivo" (1977) estas plenigitaj per maltrankvilo, pripensoj pri problemoj de nuntempo, pri homara estonteco.

De dua duono de la jaroj de 1980, la poeto multe malsanis, komencis monproblemoj. Resumis sian vivon, li juĝis sin mem, prenis sur si kulpon pri tiatempaj malfacilaĵoj en lando, kvankam li ne estis kulpa en ĝi. En verkoj de la poeto plifotiĝis polemika akreco, satira pafoso. Tiatempe estis eldonitaj verkaroj "Kaj kredo, kaj fideleco, kaj eterneco" (1986), "Aligo" (1987), "Maldolĉa glano" (1988), "Maltrankvilo" (1988), "Alta bordo" (1993). Grandan civitanan resonancon vokis siatempe "Poemo de honto kaj kolero". Post morto de la poeto estis eldonitaj verkaroj "La teron mi havas nur sola" (1996) kaj "Sekala sonorado" (2002), en kiaj estis kolektitaj liaj versoj diverstempaj. Pimen Panĉanka verkis multajn artikolojn kaj eseojn, rememorojn pri famaj belorusaj verkistoj kaj eventojn de literatura vivo.