Pitvaros
Pitvaros (pitvaroŝ), slovake Pitvaroš estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Makó.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 1500
- Poŝtkodo: 6914
- Telefonprefikso: 62
Situo[redakti | redakti fonton]
Pitvaros situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Orosháza-Mezőhegyes. La lasta troviĝas 4 km-ojn, Tótkomlós 10 km-ojn, Makó 25 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1470 en formo Pythwarus. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, kiun slovakoj refondis en 1816. Poste venis ankaŭ judoj. Fine de la 19-a jarcento la fervojo atingis la vilaĝon. La rumanoj en 1919 okupis la vilaĝon. Dum la 2-a mondmilito la judoj estis deportitaj. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj. Baldaŭe okazis loĝantarŝanĝo inter hungaroj kaj slovakoj.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, interretejo, sportejo, kuracejo, familihelpa servo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- katolika preĝejo
- luterana preĝejo de 1882, la turo estas 43 m-ojn alta
- akvorezervujo
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Pitvaros naskiĝis: