Placo Kossuth Lajos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de Kossuth Lajos
Parlamentejo
Skulptaĵo de Lajos Kossuth
Monumento pri revolucio en 1956
Skulptaĵo de Francisko Rákóczi
Skulptaĵo de Attila József

Placo de Kossuth Lajos estas unu el la plej belaj placoj de Budapeŝto. Ĝi situas tre proksime al Danubo, kontraŭ la fortikaĵmonteto. Tiu kvadratforma teritorio estas trankvila oazo en la urbocentro.

Tri gravaj konstruaĵoj donas la ĉefan formon al la placo.

  • La Parlamentejo konstruita por jarmila datreveno de landkonveno.
  • La Popolarta Muzeo (Etnografia Muzeo).
  • La Ministerio pri Agrikulturo.

La plej interesa parto de la placo estas la Parlamentejo konstruita en novgotika stilo. Grupoj povas eĉ interne rigardi en iu tago de semajno la imponajn salonojn, la belegajn historiajn pentraĵojn de Mihály Munkácsy, Károly Lotz, k.a. Se oni ne havas eblecon aŭ tempon eniri ankaŭ estas bela travivaĵo rigardi la eksteran parton. Jen kelkaj ciferoj: la baza teritorio: 17745 m²;, alteco de kupolo: 96 m, 88 skulptaĵoj ornamas la eksterajn murojn, sur la danuba parto staras la skulptaĵoj de la hungaraj reĝoj kaj regantoj; sur la alia parto la regantoj de Transilvanio kaj hungaraj herooj. La konstruartisto de la parlamentejo estis Imre Steindl.

La Etnografian Muzeon planis Alajos Hauszmann en 1896, kiel Kurio, sed ankaŭ ĉi tie staras artlaboroj de famaj skulptistoj: János Fadrusz kaj György Zala. La muzeo havas riĉan hungaran materialon, sed ofte estas en ĝi aranĝitaj ekspozicioj pri alilandaj etnografiaj materialoj. Sur la frunta fasado videblas romia ĉaro kun tri ĉevaloj, kies skulptisto estis Károly Sennyey. La aliajn figurojn skulptis János Fadrusz kaj Győrgy Zala. La ĉefan halon ornamas la freskoj de Károly Lotz.

Ministerio pri Agrikulturo konstruiĝis inter 1885-1887 laŭ la planaj de Bukovits Gyula. Antaŭ la palaco dekstre staras statuo de Agronomistino, maldekstre tiu de Falĉisto ambaŭ skulptaĵoj de Árpád Somogyi.

Sur la placo estas famaj skulptaĵoj: novbarokstila monumento de Francisko Rákóczi la 2-a, hungara reganto komence de 18-a jarcento, gvidanto de liberbatalo (skulptisto János Pásztor).

Skulptaĵo pri Lajos Kossuth montras la hungaran politikiston kaj organizanton de la liberecbatalon en 1848-49. jaroj. En la tagoj de naciaj festoj ĉi tie estas hisata la ŝtata flago, kaj la loĝantoj venas aŭskulti la ŝtatprezidanton, poste okazas demonstracioj, koncertas muzikaj ensembloj.

Ĉe la Danubo-bordo skulptaĵo pri Attila József estas videbla.

Post finkonstruo de la Parlamentejo la placo iĝis centro de politikaj kunvenoj. Nepre menciindas la pafado en 1956. Dum la revolucio ankaŭ nun nekonataj soldatoj (rusaj aŭ hungaraj) pafis la homamason.

La placo havas haltejojn pri metroo, tramoj, troleoj kaj aŭtobusoj.