Plasenzuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plasenzuela
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10271
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Francisca Iglesias Salgado
Demografio
Loĝantaro 498  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 23′ N, 6° 3′ U (mapo)39.3810247-6.0469372Koordinatoj: 39° 23′ N, 6° 3′ U (mapo) [+]
Alto 427 m [+]
Areo 36,67 km² (3 667 ha) [+]
Plasenzuela (Ekstremaduro)
Plasenzuela (Ekstremaduro)
DEC
Plasenzuela
Plasenzuela
situo en Ekstremaduro
Plasenzuela (Hispanio)
Plasenzuela (Hispanio)
DEC
Plasenzuela
Plasenzuela
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plasenzuela [+]
vdr

Plasenzuela (Malgranda Plasencia) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 498 loĝantoj sur areo de 36,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas tololos.

Situo[redakti | redakti fonton]

Plasenzuela estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 427 m, en granda ebenaĵo el granito; je 36 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 84 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 36,67 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas abundaj arkeologiaj restaĵoj de la Neolitiko, Ĥalkolitiko, Bronzepoko kaj Ferepoko, krom kelkaj minejoj de la epoko de romianoj. Post la islama epoko, la vilaĝo ekapartenis al Trujillo ĝis kiam en la 16a jarcento Juan de Vargas y Camargo aĉetis la teritorion por la Senjorujo de Oliva, kion konfirmas la pilorio de la placo. En la 17a jarcento ekapartenis al la familio de Tapia kaj en la 18a jarcento formis parton de la heredaĵo de la Graflando de Canilleros.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La preĝejo de la Asunción, konstruita el la 15a al la 17a jarcento.
  • La kruco de Humilladero kun bazo kvadrangula de kvar ŝtupoj, fusto de ĉirkaŭ kvar m de alto, jonika kapitelo kaj la kruco kun Kristo krucumita unuflanke kaj la Virgulino aliflanke; ĝi situas ĉe la ĉirkaŭa ŝoseo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]