Plastŝaŭmaĵo
Plastŝaumaĵo, ŝaŭmgumo aŭ ŝaŭmplasto estas plasto kun ĉela strukturo kaj malalta denseco. Por krei ŝaumaĵon taŭgas preskaŭ ĉiu plasto. Ŝaŭmplasto estas kunpremebla, do per premo signife plimalgrandigi la volumenon (vidu kunpremiteco).
Enkonduko
[redakti | redakti fonton]- Malapertĉela ŝaŭmaĵo: la septoj inter la unuopaj ĉeloj estas komplete fermitaj.
- Apertĉelaj ŝaŭmaĵoj: la septoj ne estas fermitaj, tial la materialo povas enigi fluidaĵon.
- Miksĉelaj ŝaŭmaĵoj enhavas abaŭ specojn de ĉelojn.
- Intergralaj ŝaŭmaĵojn: Ili havas mermitan dikan eksteran tavolon kaj ĉelan internan kernon, la denseco reduktiĝas direkte al la kerno.
Vidu ankaŭ: retikuligi
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Ŝaŭmaĵoj distingiĝas per tre malalta denseco (ĉi tie nomata volumena pezeco) kaj malalta varmkondukteco, sed nur malalta firmeco. La antaŭ- kaj postprilaborado eblas facile ĉe malaltaj kostoj por la iloj.
Firmeco kaj volumena pezo
[redakti | redakti fonton]- La firmeco estas mezuritaj en valoro de kunpremdureco, ekzemple kunpremdureco 50 egalas al 50 g/cm².
- La volumena pezo estas indikita en kg/m³.
La volumena pezo, ekzemple 35 kg/m³, kaj la kunpremdureco ofte reciproke interdependas. Peza ŝaŭmaĵo ne nepre devas estis firma ŝaŭmaĵo. Tiu dependas pli de la krudmaterialoj, de la "vetero", (la relativa klimato dum la ŝaŭmado) kaj de la metiaj kapabloj de la ŝaŭmisto.
Ŝaŭmigaj metodoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la metodo de la farado oni distingas:
- Fizika ŝaŭmado: la materialo estas ŝaŭmigata per fizikaj metodoj.
- Kemia ŝaŭmado.
Ŝaŭmeksturzado
[redakti | redakti fonton]Dum la farado de polipropileno-ŝaŭmo (same ebla por polietileno, polistirolo, PET aŭ kelkaj biopolimeroj) fandita polipropileno estas en ekstrudilo sub granda premo kun pelgaso (ekszemple pentano, CO2) eksigita. Antaŭe oni uzis kiel pelsubstanco ofte FCKW, kies uzo pro ld ozon-problematiko estas grandparte malpermesita.
Dum la eligado el la ajuto ekspandas la plastaĵon je la 20- ĝis 50-oble de la antaŭa volumeno. La estiĝantaj ŝaŭmstrioj povas esti disigitaj de en pecojn de ĉirkaŭ 2 ĝis 8mm grandecoj. Ili poste estas sekigitaj ka prilaboritaj al ŝaŭmaj formpartoj.
Produktado de Stiroporo
[redakti | redakti fonton]Ekspandigita polistireno (EPS, aŭ stiroporo laŭ la nomo donita de la firmo BASF) estas farita per fizika ŝaŭmigado: La pelsubstandhava gramulaĵo (5% pentano) estas unue per varmegigado per akvovaporo al ĉirkaŭ 105°C ĝis al la 40 ĝis 80-obla volumeno antaŭŝaŭmigata kaj poste dum 3 kaj 48 horoj je ĉambra temperaturo provizore stokita, por ke la pentano ĝis resto de ĉirkaŭ 3% povas eliĝi. Poste la materialo denove estas varmegita al ĉirkaŭ 130°C en akvovaporo.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- Teroplastaj ŝaŭmoj (ekzemple PS-E, PP-E kaj PVC-E)
- Elastomero-ŝaŭmoj (ekzemple PUR-molŝaŭmo, NBR)
- Duroplastaj ŝaŭmoj (ekzemple PUR-durŝaŭmo, PF)