Saltu al enhavo

Pont-Croix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pont-Croix
bretone Pontekroaz
Komunumo
Pont-Croix ĉe la rivero Goyen
Oficiala nomo: Pont-Croix
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Finistère
Arondismento Quimper
Kantono Pont-Croix (ĉefurbo)
Interkomunumo komunumoj de Cap-Sizun
Historia regiono Bretona duklando
Situo Locronan
 - koordinatoj 48° 02′ 35″ N 04° 29′ 17″ U / 48.04306 °N, 4.48806 °U / 48.04306; -4.48806 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 73 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 8,09 km² (809 ha)
Loĝantaro 1 829 (2008) [1]
Denseco 226,08 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Henri Moan
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 29790
INSEE 29218
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Finistère
Situo kadre de Finistère
Situo kadre de Finistère
Vikimedia Komunejo: Pont-Croix
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de Pont-Croix
Map

Pont-Croix (bretone Pontekroaz) estas franca komunumo, situanta en la departemento Finistère, kiu estas en la regiono Bretonio, kiu mem estas en Francio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
La fluo de la rivero Goyen

La loko de Pont-Croix estas komparebla al tiu de Quimper, ĉar la du urboj kreiĝis sur kliniĝanta ebenaĵo super orienta-okcidenta riverbuŝo, kiu poste etendiĝas laŭ ortangulo por enmariĝi pli okcidente kaj sude. Ĉe la riverbuŝo estas la havenoj de Audierne kaj de Poulgoazec foraj je 6 km. Ŝipoj ĉiam supreniris la buŝon de la rivero Goyen kaj tiel Pont-Croix estas marhaveno eksportanta la regionajn agrikulturaĵojn kaj importanta salon kaj vinon. La valo de Goyen fluas de sia fonto situanta je 20 km en Plonéis en grabeno, kiu pluiras post la kubuto de la rio de Goyen ĝis la golfo de Audierne.

La gallo-romana civilizacio postlasis gravajn spurojn en la restaĵoj de la vilao de Kervénenec (malkovro de mozaiko) okcidente.

Pont-Croix, kiu situas ĉe strategia loko, kuniĝejo de Cap Sizun kaj de la bigudena lando, havis gravan administran kaj komercan rolon.

La familio Rosmadec originanta de Telgruc-sur-Mer finsukcesis superstari en Pont-Crois antaŭ ol okupi la plej altajn dukajn kaj ekleziajn postenojn komence de la 16-a jc.

La urbo fariĝis la ĉefurbo de la distrikto de Pont-Croix de 1790 ĝis 1795. En la 20-a jc la urbo povo malkreskis kun la loĝantaro post 1950, sed ĝi stabiliĝis je ĉirkaŭ 1 700 loĝantoj fine de la jarcento. La relativa disvolviĝo de la turismo ne kompensas la perdon de ĝia komerca rolo, plimalfortigita pro la nova ponto inter Audierne kaj Plouhinec en 1933.

En 1946, la malnova kvartalo Keridreuff aliflanke de la rivero Goyen, estis aneksita de Pont-Croix malfavore al Plouhinec, ankoraŭ tre kampara komunumo kvankam pli loĝata. Samjare, la magistrato decidis detrui la malnovajn halojn, kovratajn per ĉarpento, pro ruiniĝeco. La stacidomo estis ĉesigita en 1947.

La disvolviĝo de amasa turismo plifortigis la pozicion de komerca centreto ĝis la 1960-aj jaroj, sed iompostioma malkresko de la centrejaj funkcioj okazis en la urbo ĝis la fino de la 20-a jc.

Nokte de la 27-a de Oktobro 2006, la eta seminario kaj la malnova kolegio suferis fortan incendion, kiu ruinigis pli ol la duono de la konstruaĵoj.

Monumentoj

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo Notre Dame de Roscudon
La markizejo, nun muzeo de la Heredaĵo (france Musée du Patrimoine)
La granda strato Ŝer (france Grande Rue Chère
  • Preĝejo Notre-Dame de Roscudon, malfrua romanika stilo (navo) kaj ogiva. 13-a - 15-a jc kun turpinto alta je 67 m kaj aĵura suda portalo (fine de la 14-a jc). Ĝi estas bonega ekzemplo de la ogiva stilo, propra al la regiono, aperinta en la 13-a jc, kaj kiu estas dirata la stilo de Skolo de Pont-Croix. Klasita meblaro : retablo je flandra inspiro de la 16-a jc, flandrastila altreliefa Ceno (17-a jc), katedro, baptejo. Ĝi ofte estis dirata kolegiato, sed la ekzisto de kanonikaro neniam estis certe atestita.
  • Kapelo Saint-Vincent, komence de la 20-a jc. Stilo miksanta novromiajn kaj novgotikajn influojn (planoj de la kanoniko Jean-Marie Abgrall).
  • Malnovaj domoj en la urbo kaj precipe en la kvartalo aliflanke de la rivero, Keridreuff, kie iuj datiĝas de la komenco de la 15-a jc.
  • Domo de la markizeco : 16-a jc. Nobela loĝejo. Nun, muzeo pri la vivo de Cap-Sizun. La najbara konstruaĵo, dirata "Komuna domo" estis laŭvice juĝejo de la markizejo, sidejo de la revolucia distrikto kaj unua urbodomo. La tuto estis renovigita kaj konsistigas interesan muzeologian tuton.
  • Pavimitaj stratetoj malsuprenirantaj ŝtupare al la rivero Goyen : Eta strato Chère kaj granda strato Chère.
  • Fontano Notre Dame de Roscudon oriente de la urbo.

Dum jardekoj en la 18-a jc kaj en la antaŭa jarcento ĝis en la 1970-aj jaroj, okazis ĉiun unuan ĵaŭdon de la monato, fama bazaro nomata "foar ar Pont" loganta grandajn grupojn de kamparaj loĝantoj de cap Sizun kaj de la norda parto de la bigudena lando; okazis bazaroj por ĉevaloj, porkoj, kortobirdoj, ktp. en diversaj lokoj (bazarkampo, pregja placo, ktp.), kies iuj pitoreskaj scenoj estis pentritaj de lokaj pentristoj (Lionel Floch) aŭ aliaj.

Edukado, asocioj, libertempoj

[redakti | redakti fonton]
  • Publika lernejo Henri-Matisse (vartejo kaj elementa lernejo)
  • Privata lernejo Notre-Dame-de-Roscudon (vartejo, elementa lernejo kaj kolegio)
  • Asocio Cap Sizun Animation : libertempa centro (knaboj kaj adoleskantoj)
  • Festivalo Mouezh ar Gelted, en la unua semajnfino de Aŭgusto. Folkloro kaj tradicio.
  • Mezepoka festo ĉiun duan malparan jaron, sabate kaj dimanĉe de Pasko.
  • Écodeiz (Deiz, bretonlingve 'tago'): senpaga komunuma festo por sentivigi kaj informi la publikon pri respondecaj kaj mediprotektaj agoj. La 5-an de Junio 2011 okazis la tago (deiz) de la 4-a okazo de tiu festo.

Naskiĝoj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • france Le cavalier de la mer, Jeanne Nabert, Coop Breizh, 2002.
  • france Le Cap-Sizun, Serge Duigou, Jean-Michel Le Boulanger, Palantines, 2005.
  • france Quand bringuebalait le train youtar, Serge Duigou, Éditions Ressac, Quimper, 1984.[historio de la fervoja linio je mallarĝa spuro Douarnenez-Audierne, kun haltejo en Pont-Croix de 1894 ĝis 1946]
  • france Pont-Croix, J. Chardronnet , Éditions Ouest-France, Rennes, 1983, 32 p.
  • france Quand s'essoufflait le train carottes, Serge Duigou, Eldonejo Ressac, 1984.[historio de la fervoja linio je mallarĝa spuro Pont-l'Abbé - Audierne, kun haltejo en Pont-Croix de 1912 ĝis 1935]
  • france Pont-Croix, une des plus belles halles de la province sous le pic des démolisseurs, Roger Gargadennec, Les Cahiers de l'Iroise, 1987.
  • france Auguste Téphany, Notice sur Pont-Croix, Res Universis, Paris, 1993 (reverko de la eldono restaŭrita de 1901), kolekto « Monographies des villes et villages de France »

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]