Ponto Kintai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Kintai
japane 錦帯橋
ponto
Ponto Kintai
Ponto Kintai
Ponto Kintai
ligna ponto • ponto por piedirantojarkoponto • impostponto [+]

Oficiala nomo: 錦帯橋

Lando Japanio
InsuloHonŝuo
GubernioJamaguĉi
MunicipoIwakuni

TranspontigasNiŝiki
SituoPonto Kintai
- koordinatoj34° 10′ 37″ N, 132° 10′ 42″ O (mapo)34.176944444444132.17833333333Koordinatoj: 34° 10′ 37″ N, 132° 10′ 42″ O (mapo)

Longo175 m
Larĝo5 m

Materialoligno

Konstruo1674

HorzonoGMT (UTC+9)

Tipo de pontoarkoponto
Uzopor piedirantoj

Ponto Kintai (Japanio)
Ponto Kintai (Japanio)
DEC
Ponto Kintai
Ponto Kintai
Situo de Tokio enkadre de Japanio
Map
Ponto Kintai

Vikimedia Komunejo:  Kintaikyo
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Ponto Kinati (japane 錦帯橋) estas historia ligna arkoponto, en la grandurbo de Iwakuni, en Gubernio Jamaguĉi, Japanio.

La ponto estis konstruita en 1673, superante la belan Niŝiki-riveron per serio de kvin lignaj arkoj. La ponto situas ĉe piedo de monto Yokoyama, al restaĵoj de Kastelo Iwakuni.

La Parko Kikkou estis deklarita Nacia trezoro en 1922, kiu inkludas la ponton kaj kastelon, estas unu el la plej popularaj turismaj celoj en Japanio, precipe dum la Sakura festivalo dum la printempa kaj la aŭtuna kolorŝanĝo de la japanaj aceroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam la Kastelo Iwakuni estis konstruita en 1601 fare de Kikkawa Hiroie, la unua sinjoro de la Princlando Iwakuni, oni konstruis seriojn de lignaj pontoj, kiuj estis detruitaj per inundoj plurfoje antaŭ la konstruado de la ikoneca Ponto Kintai. Ĝi estis konstruita en 1673 fare de la tria sinjoro, Kikkawa Hiroyoshi, novaj ŝtonopilastroj anstataŭigis la malnovajn lignajn, tiel ili iĝis supozate inundorezistaj; tamen, la ponto estis detruita per inundo la venontan jaron. Rezulte de tio, oni restrukturis la ŝtonopilastrojn por pli granda fortorezisto, kaj speciala imposto estis kreita por bonteni la ponton. Tiu konservado konsistis el preiodaj rekonstruoj: ĉiuj 20 jaroj la 3 mezaj arkoj, ĉiuj 40 jaroj la 2 arkoj ligantaj al la riverbordo. Laŭ tiu maniero, la ponto ne estis detruita de inundoj denove ĝis 1950, kiam detruis ĝin inundado de tifono "Kijia. Tiutempe, ĝi estis en malfortigita stato, unuflanke ĉar la japanoj maldaŭrigis bonteni la ponton dum 2-a mondmilito kaj la jaron antaŭe la tifono, vastigis la Aezbazon de la Usona Mararmeo en Iwakuni, granda kvanto de gruzo estis prenita fare de la Usona Militforto el la rivero ĉirkaŭ la ponto, fortigante la fluon de la rivero. En 1953, la ponto denove estis rekonstruita uzante tre similajn teknikojn al la originalo; tamen, ili uzis metalajn najlojn (produktitajn de la sama fero kiel la japana glavo) por pliigi ĝian fortikecon. Tiu rekonstruo en 1953 parte refortigita en 2001 kaj 2004, daŭre ekzistas.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La ponto estas kunmetita per kvin sinsekvaj lignaj arkopontoj sur kvar ŝtonaj pilastroj same kiel du el lignaj pilastroj sur la seka fluejo, kie la ponto komenciĝas kaj finiĝas. Ĉiu de la tri mezaj interspacoj estas 35,1 metrojn longa, dum la du finaj arkoj estas 34,8 metrojn longa, la tutlongo estas proksimume 175 metroj kun larĝo de 5 metroj.

Origina Konstruo[redakti | redakti fonton]

Dum preskaŭ tri cent jaroj la multaj versioj de la ponto staris sen uzo de metalaj najloj. Ili atingis tion de zorgema ekzameno de la lignaj partoj kaj per konstruado de dikaj traboj per fiksado kaj ligado de ili kune kun metalaj zonoj. La ĉeflignaj partoj de la ponto tiam estis verŝajne kovritaj per lamenoj el kupro.

Inundoprotekto[redakti | redakti fonton]

La formo kaj pezo de la ponto igis ĝin ekstreme forta de la pinto, sed nekredeble malforta de sube, la alvenanta inundakvo simple levus la ponton supren kaj lavus ĝin laŭflue. Tiel la ponto estis dizajnita tiel ke la ligna vojo simple "flosas" aldone al la kadro de la ponto per uzado de pivotaj artikoj. Tio permesas altiĝantajn inundakvojn por simple levi la vojon kaj protekti la ĉefstrukturon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ponto Kintai en Vikimedia Komunejo