Ponto Reĝino Ludovikino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ponto Reĝino Ludovikino
La ponto en la 2008-a jaro, fotite disde la rusia flanko
La ponto en la 2008-a jaro, fotite disde la rusia flanko
Situo
Geografia situo 55° 5′ 1″ N, 21° 54′ 20″ O (mapo)55.08361111111121.905555555556Koordinatoj: 55° 5′ 1″ N, 21° 54′ 20″ O (mapo)
Situo de Ponto Reĝino Ludovikino
Ponto Reĝino Ludovikino
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ponto Reĝino Ludovikino (litove Karalienės Luizos tiltas, ruse Мост королевы Луизы) nomiĝas laŭ Luiza de Meklenburgo-Strelitz unuigante la sude de Nemunas situantan urbon Sovetsk (germane: Tilsit) al norda Panemunė. Tiu ĉi ponto estis unu el la plej gravaj pontoj en la direkto de Eta Litovio. Ekde 1946 ĝi landlimas inter Kaliningrada provinco kaj Litovio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ponto en la 1920-aj jaroj
Blazono de Sovetsk/Tilsit montrante kaj ponton kaj riveron

Ekzistis flosponto ĉe tiu ĉi punkto ĝis 1906. Kiam ĝi ne plu povis elteni la kreskantan trafikan volumon, oni konstruis 416 m longan ponton, konsistantan el tri feraj arkaĵaj kradtraboj kun interarkaj bendoj de po 105 m kaj baskula ponto. La okulfrapa pontportalo ankoraŭ staras ĉe la urboflanko portantan la germanlingvan enskribon KÖNIGIN LUISE-BRÜCKE. La baroka arkitektura stilo kongruis kun la najbara evangelia preĝejo. Ĝi estis inaŭgurita la 18-an de oktobro 1907 - cent jarojn post la Paco de Tilsit kaj la peto-iro de Ludovikino al imperiestro Napoleono.[1] La baskula ponto situis antaŭ la pontportalo por permesi al ŝipoj ĝis larĝeco de 12 m kaj alta masto trapasi. La trapasalteco de sub la arkoj estas de 19 m.

Komence de la Unua mondmilito, en aŭgusto 1914, rusaj trupoj, okupis la urbon Tilsit. Ĉe foriro estis plano de ili eksplodigi la ponton sed la prusa artileria kapitano Fletcher sukcesis tranĉi la fuzeon la 12-an de septembro 1914.[2] La ponto pluvivis. Getreidemarkt (grenfoirejo) ĉe la germana kirko ŝanĝis sian nomon je Fletcher-placo.

Dum la Dua mondmilito germanaj inĝenieroj krevigis la ponton en 1944; tamen, ili ne povis malhelpi la konkeron de Tilsit fare de Ruĝa Armeo. La suda ponta portalo restis staranta. Ligna stakponto estis konstruita kiel anstataŭaĵo, sekvita per ligna arkponto en 1946/47 post kiam la detruita ponto estis malbarita. Tiu ĉi ponto povis elteni nek akvegojn nek glacion kaj baldaŭ devis esti disfaligita pro kadukiĝo. Ŝtala traba ponto kun pli da murapogiloj estis poste konstruita sur la malnova loko en la 1960-aj jaroj. La pontportalo estis inkludita en simpligita formo.

1.6 km laŭflue (en la okcidento) estis la unutraka ponto por la fervojo Tilsit-Memeler-Bahn (hodiaŭ aktiva inter Šilutė kaj Klaipėda) - malgraŭ origina planado por du trakoj.[3] Ĝin ankaŭ detruis retiriĝantaj Wehrmacht-pioniroj en la 1944-a jaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Dzieran: "Der Brückenschlag über den Memelstrom" Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Georg Friedrich: "Vom Leben unserer Vorfahren in der alten Heimat"
  3. Wolfgang Rehm: "Jugenderinnerungen eines Tilsiters des Jahrgangs 1907"