Ponto de Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto de Paco

deck arch bridge • vojponto • impostponto • ĵaluziponto • internacia ponto
Situo
Koordinatoj 42° 54′ 25″ N, 78° 54′ 20″ U (mapo)42.9069-78.9056Koordinatoj: 42° 54′ 25″ N, 78° 54′ 20″ U (mapo)
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : New York

Ponto de Paco (New York)
Ponto de Paco (New York)
DEC
Ponto de Paco
Ponto de Paco
Ponto de Paco

Geografia lokigo sur la mapo : Ontario

Ponto de Paco (Ontario)
Ponto de Paco (Ontario)
DEC
Ponto de Paco
Ponto de Paco
Ponto de Paco
Map
Ponto de Paco
vdr

La Paca Ponto (angle Peace Bridge) estas internacia ponto inter Usono kaj Kanado ĉe la orienta fino de Lago Erie, super la rivero Niagaro .

La ponto estis konstruita en 1927 kaj ligas la urbon de Bufalo en Nov-Jorkio kun la urbo de Port Erie en Ontario, Kanado. La longo de la ponto estas proksimume 1,768 metroj (5,800 futoj). La ponto estis konstruita dum la 100-a datreveno de paco inter Usono kaj Kanado, tial ĝi estas nomita la "Paca Ponto".

La ponto estas unu el la plej gravaj en Nordameriko kaj laŭ diversaj taksoj pli ol 4,000 kamionoj trapasas ĝin ĉiutage.

Historio[redakti | redakti fonton]

Usona poŝtmarko de la Ponto de Paco por la duonjarcenta datreveno

La konstruo de la ponto estis aprobita la 6-an de aŭgusto 1925 kaj Edward Lupfer estis elektita kiel ĝia ĉefinĝeniero. Konstruo komenciĝis en la sama jaro kaj finiĝis en 1927. La ĉefa malfacilaĵo kiu ekestis dum la konstruado de la ponto estis pro la alta kaj rapida fluo de la Niagaro. La 13-an de marto 1927, Lupfer veturis aŭton por la unua fojo sur la ponto kaj la 1-an de junio 1927, la ponto estis malfermita al publiko.

La oficiala malfermfesto estis okazigita proksimume du monatojn poste, la 7-an de aŭgusto, en la ĉeesto de proksimume 20,000 homoj, kaj estis elsendite vive tra la radio [1]. La takso de la gazetoj en Usono poste estis ke la nombro da aŭskultantoj de la evento estis proksimume 50 milionoj.

Inter la partoprenantoj en la evento estis: la Princo de Kimrujo, princo Georgo (poste Reĝo Eduardo la 8-a), kanada ĉefministro William Lyon Mackenzie King, brita ĉefministro Stanley Baldwin, usona vicprezidanto Charles Dawes, ekstero-ministro Frank Kellogg kaj la guberniestro de Nov-Jorkio Al Smith [2].

Por plia legado[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Davies, Jane. (1996) Many Voices: A collective history of Greater Fort Erie (angle). For Erie Museum Board, p. 144.
  2. Peace Bridge Authority (7 March 2008). Arkivita el la originalo je 7 March 2008. Arkivigite je 2008-03-07 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]