Ponto de la Reĝino Viktorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sudorienta flanko de la Ponto Reĝino Viktorio.
La Ponto de la Reĝino Viktorio anstataŭis la Verdan Ponton, kies aspekto videblas en ĉi tiu gravuraĵo de 1859.
Aera vido de la nordokcidento de la ponto, bildo el la Madrida Telfero.

La Ponto de la Reĝino Viktorio, populare konata kiel Ponto Viktorio, estas ponto konstruita komence de la 20-a jarcento, kiu havas modernisman stilon. Ĝi troviĝas en Madrido (Hispanio) kaj transiras la riveron Manzanaro, konektante la stratojn Aniceto Marinas, kiu trairas paralele al al maldekstra riverbordo, kaj de la Riverbordo de Manzanaro, kiu same trairas en la dekstra bordo.

Ĝi estas grava trafika nodo en la urba zono de Sankta Antono de la Florida (kie troviĝas la samnoma ermitejo kaj ĝia repliko) komunikante la Kolonion de Sankta Antono de La Florida kaj la Kolonio de Manzanaro, kiu formas la populare nomata Kvartalo de la Bombilla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu ponto anstataŭis antaŭan ponton, konata kiel Verda Ponto, alude al la koloro de ĝia manrelo. Ĝiaj aŭtoroj estis la inĝeniero José Eugenio Ribera Dutaste kaj la arkitekto Julio Martínez-Zapata Rodríguez, kiuj dizajnis la projekton en 1907.

La konstruado daŭris de 1908 ĝis 1909, kaj estis malfermata la 13-a de junio 1909. Ĝia inaŭguro estis koincidigita kun la festo de Sankta Antono de Padovo, al kiu estis dediĉata la la Ermitejo Sankta Antono de La Florida, kies kupolo kaj pendentivoj estis pentritaj de Francisco de Goya en 1798.

Je la alveno de la Dua Hispana Respubliko, ĝi ricevis la nomon Ponto de Galegio. Post la fino de la Hispana enlanda milito, rekuperis la originan nomon, kiu estis donita honore al la reĝino Viktorio Eŭgenio, edzino de Alfonso la 13-a dek tri tagojn antaŭ la ponto-inaŭguro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]