Pordego de Pekař

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordego de Pekař
tunelo
Pordego de Pekař
Oficiala nomo: Pekařova brána
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Municipo Vyskeř
Historia regiono Bohemio
Parto de Lažany
Montaro Jiĉina montetaro
Ŝoseo III/27926
Situo Pordego de Pekař
 - koordinatoj 50° 30′ 51″ N 15° 10′ 07″ O / 50.51417 °N, 15.16861 °O / 50.51417; 15.16861 (mapo)
Trafika longo m
Katastro 9,61  Vyskeř
Malfermo 1914
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pekařova brána
Portalo pri Ĉeĥio

Pordego de Pekař (ĉeĥe Pekařova brána) estas mallonga ŝosea tunelo, respektive rokpordego sur katastro de municipo Vyskeř en distrikto Semily en Regiono Liberec. Ĝi troviĝas en Bohemia paradizo sur ŝoseo III/27926 (km 10,9, registra numero 27926-4) sub Lažany, parto de municipo Vyskeř, proksimume 5 km norde de urbo Sobotka.[1]

La tunelo havas longecon 4 m, helan altecon 4,9 m kaj trafikigita ĝi estis en la jaro 1914. Sed pro la formo de la romp-arko la enveturo estas limigita nur por veturiloj ĝis 3,8 metroj de alteco.

La pordego estis kreita artefarite. Ĝi estiĝis dum konstruado de ŝoseo, kiam ĝiaj konstruintoj trovis grejsan rokon nomata Mnich (Monaĥo) kaj ili decidiĝis, ke ili konservos ĝin. Ili elhakis en ĝin gotikan arkon kaj samtempe ili alirebligis ĝian supraĵon sur ŝtupoj. La nomo Pordego de Pekař devenas el la tempo, kiam tra ĉi tie kondukis devena turisma pado el burgo Kost al burgo Valdštejn, nomita laŭ ĉeĥa historiisto Josef Pekař.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pekařova brána. mapy.cz. Alirita 2019-09-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]