Port Elizabeth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Port Elizabeth, en lokaj lingvoj Ebhayi kaj Die Baai, estas urbo kaj havenurbo de Sudafriko.

Mapo de Sud-Afriko, kie Port Elizabeth situas en la suda landparto
Port Elizabeth
Nacia Parko ĉe Port Elizabeth
Kampanilo de Port Elizabeth
Monumento Hors Memorial

Bazaj informoj

Situo

Port Elizabeth situas laŭ la marbordo, laŭ ĉefvojo N2. Kaburbo troviĝas 770 km.

Historio

La plej frue diversaj indiĝenoj loĝadis tie. Bartolomeu Dias preterŝipadis en 1488. En 1799 fortikaĵo nomata Fort Frederick konstruiĝis. En la 1820-aj jaroj britoj fondis ankaŭ komunumon. Dum konflikto kun buroj la angloj konstruis fifaman deportejon.

En la urbo diversaj fabrikoj pri aŭtoj funkcias.

Trafiko

Fervoja kontakto estas kun Johannesburg kaj Bloemfontein. En la urbo aŭtobusoj trafikas. Flughaveno troviĝas iom proksime. La haveno havas apartan nomon Algoa Bay.

Klimato

En Port Elizabeth la averaĝa temperaturo varias inter 15-22 °C. Jare pluvas po 568 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

Fortikaĵo ĉe Port Elizabeth
Urbodomo de Port Elizabeth
Urbodomo de Port Elizabeth