Portalo:Homoj/Elektitaj etnoj/03

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asmato kun diademo el kuskuso
Asmato kun diademo el kuskuso

Asmat estas nomo de tribo de indiĝenoj, vivanta en Indonezio, sur Okcidenta Nov-Gvineo.

Proksimume 65 000 homoj de tribo Asmat vivas en duondolĉa delto, kiu donas fiŝojn, testudojn kaj krabojn. Asmatoj estis ĉiam la plej timigataj ĉasistoj de kranioj kaj kanibaloj. Bazo de ilia vivo estas por ili la morto de malamiko. Asmat-ow signifas veraj homoj diference de spiritoj de antaŭuloj kaj bestoj. Por kvietigi la spiritojn estas gravaj grandaj lignogravuraĵoj, riĉaj regaloj kaj militoj. La homa kapo estas forta fonto de energio, la plej grandan potencon havas kranioj de famaj batalintoj. Nokte la kranio fariĝas kaptuko, dormante oni estas sendefenda rilate al supernaturaj fortoj.