Portalo:Homoj/Elektitaj etnoj/04

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gros Ventre
Gros Ventre

Indianoj estas la indiĝenaj homoj de (ne-arkta) Ameriko antaŭ eŭropa koloniado. Tiu vorto aludas al multaj triboj, ŝtatoj, kaj etnaj grupoj, el kiuj multaj ankoraŭ kontinuas kiel politikaj komunumoj.

La nomo originas de la erara opinio de la unuaj eŭropaj vizitantoj, ke ili trovis vojon al Hindio; tial ili hispanlingve nomis la loĝantojn indio. Ĝuste pro tio ke la nomo "indiano" baziĝas je misidentigo, multaj "indianoj" malŝatas ke oni nomu ilin tiel.

En preskaŭ ĉiuj partoj de Ameriko indianoj estis malbone, eĉ kruele traktataj dum la konkerado de la lando.