Portalo:Homoj/Homoj po semajno/1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Lemaire
Charles Lemaire

Charles François Alexandre LEMAIRE (naskiĝis la 26-an de marto 1863, mortis la 21-an de januaro 1926) estis esplor-vojaĝisto en Meza Afriko kaj la patro de Esperanto en Belgio.

Iam fine de la 19-a jarcento eŭropaj esploristoj ekpenetris en la plej forajn regionojn de Afriko. Unu inter ili estis la belga oficiro Charles Lemaire. Li meritas specialan atenton ne nur pro siaj esplorvojaĝoj kaj siaj detalaj raportoj, sed ankaŭ pro verkado de kelkaj interesaj libroj, krome kiel multflanka organizanto kaj socia aganto, kaj ĉefe kiel unua direktoro de la Belga Kolonia Altlernejo (kiu funkciis en Antverpeno de 1920 ĝis 1962).