Portalo:Homoj/Homoj po semajno/35

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fridtjof Nansen
Fridtjof Nansen

Fridtjof NANSEN [FRITjof NANsen] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1861, mortis la 13-an de majo 1930) estis norvega esploristo, humanisto kaj sciencisto.

Kiam fondiĝis la Norvega Reĝlando, Nansen iĝis la unua ambasadoro de sia lando en Londono (19061908). Kiam li estis nomumita en 1917 al norvega komisiono traktante en Usono, li sukcesis atingi la forigon de malpermeso pri eksporto de artikloj al Norvegio.

Li gvidis en la unua asembleo de la Ligo de Nacioj la norvegan komisionon (1920) kaj li restis elstara reprezentanto de la asembleo ĝismorte.