Portalo:Homoj/Homoj po semajno/49

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Audrey Hepburn
Audrey Hepburn

Audrey HEPBURN (ŝi naskiĝis la 4-an de majo, 1929, mortis la 20-an de januaro, 1993) estis usona aktorino.

Audrey Hepburn naskiĝis en Bruselo. En la jaro 1953 la juna, preskaŭ nekonata aktorino subite fariĝis mondfama: pro la ĉefrolo en la filmo Roman holiday, kiu unu jaron poste estis honorata per Oskaro. Per sia knabineca gracio Audrey Hepburn kreis tute novan virinan rolobildon, kiu agrable kontrastis al la tiutempaj idealoj de aŭ patrinecaj aŭ sekse allogaj protagonistinoj. Ŝi brilis en komediaj kaj seriozaj roloj; ekde 1988 ŝi ankaŭ engaĝiĝis por UNICEF. Audrey Hepburn mortis en Tolochenaz, Svislando).