Portalo:Homoj/Homoj po tago/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lev Tolstoj
Lev Tolstoj

Lev Nikolaeviĉ TOLSTOJLeo Tolstoj (ruse Лев Николаевич Толстой [Lev NikoLAjeviĉ TalstOJ]; naskiĝis la 9-an de septembro 1828, mortis la 20-an de novembro 1910) estis rusa verkisto.

Li naskiĝis en Jasnaja Polana, kiel filo de nobela bienposedanto. Li studis orientalajn lingvojn kaj juron en Kazan, sed ĉesigis la studadon por okupiĝi pri la administrado de la gepatra bieno. Post militservo kaj kelkaj vojaĝoj eksterlanden, li en la jaro 1862 edziĝis kaj decidis resti en Jasnaja Polana. Li tiam engaĝiĝis inter alie por la instruado de vilaĝaj infanoj kaj dediĉis sin pli forte al verkado. En 1901 li pro siaj verkoj, kiuj propagandis senaŭtoritatan kristanismon, estis eksigita el la Rusa Ortodoksa Eklezio. En novembro de 1910 li forlasis sian familion por pasigi la reston de sia vivo en soleco. Tio fariĝis lia lasta vojaĝo. Li mortis mallonge poste en stacio Astapovo.