Portalo:Homoj/Homoj po tago/13

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katie Melua
Katie Melua

Katie Melua (ქეთი მელუა) (realnome: Ketevan Melua; kartvele ქეთევან მელუა) estas anglalingva kantistino kaj muzikistino naskiĝinta la 16-an de septembro 1984 en Kutaisi, Kartvelio.

Dum infaneco, Katie plejparte vivas en Tbilisi kaj Batumi (Kartvelio) kaj ankaŭ en Moskvo (Rusio).

En 1993 la familio sekvas la patron, kiu estas kardiologo, kaj transloĝiĝas en Belfaston (Nord-Irlando). Katie Melua unue studas en St. Catherine Primary School kaj poste en Dominican College, Fortwilliam.