Portalo:Homoj/Homoj po tago/15

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diana Spencer
Diana Spencer

Diana Spencer (Diana Frances MOUNTBATTEN-WINDSOR), naskiĝinta je la 1-a de julio 1961 en Sandringham, Norfolk, mortinta je la 31-a de aŭgusto 1997 en Parizo) estis la unua edzino de Princo Karlo, Princo de Kimrio. Tial, ŝia oficiala titolo estis Princino de Kimrio, malgraŭ ŝia eksedzigo en 1996, kaj ŝi ofte estis konata publike kiel Princino Diana. Ŝi estis patrino de la princoj William (* 1982) kaj Harry (* 1984).

Oni vokis ŝin ankaŭ Lady Di. Ankoraŭ vivante ŝi jam iĝis legendo kaj estis mondfama. Post ŝia morto ŝi ricevis la kromnomon Reĝino de l' koroj, kiun jam portis en la 17-a jarcento Elisabeth Stuart, la edzino de la malbonŝanca Frederiko la 5-a (Palatinato).