Portalo:Homoj/Homoj po tago/19

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Napoléon Bonaparte
Napoléon Bonaparte

Napoléon Bonaparte (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko; mortis en la brita kolonio Saint Helena la 5-an de majo 1821) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a. Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte.

En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika NabolioneNabulione. Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio kiam 9-jara. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam 10-jara. Li ĉiam parolis kun itala akcento.