Portalo:Homoj/Homoj po tago/4

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mustafa Kemal ATATÜRK (naskiĝis en 1881, mortis la 10-an de novembro, 1938) fondis la Respublikon de Turkio en ĝia nuna laika formo kaj estis ĝia unua prezidento.

Atatürk (prononcu /ataTJURK/) signifas pli malpli "patro / gvidanto de turkoj".

Kemal Atatürk iniciatis interalie la ekuzon de la latina alfabeto anstataŭ la araba alfabeto por skribi en la turka, samtempe draste estis purigita la lingvo mem: oni forprenis multajn (sed certe ne ĉiujn) arabismojn, estis ekuzitaj multaj dialektaĵoj (antaŭe uzataj nur inter kamparanoj) kaj estis pruntitaj multaj eŭropaj vortoj (ĉefe pere de la franca).