Portalo:Homoj/Homoj po tago/5

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aishwarya RAI, ankaŭ nur Aiŝvarja (1-an de novembro 1973 en Mangalore, Karnatako, Barato) estas barata aktorino.

Ŝi estis venkinto de beleca konkurso (Miss World 1994, en aĝo de 20), profesia modelulino kaj aktorino same en Bolivudo kaj ankaŭ en Hollywood-filmoj.

Rai aperis en modaj magazinoj kiel en la hinda Vogue; ŝi aperis en internacia reklamo por L'Oréal Parizo, De Beers (diamantoj), kaj Coca-Cola.

Post sia venko kiel belulino, ŝi eluzis la konatecon por iĝi aktorino: ŝi debutis en filmo de Mani Rathnam Iruvar (1997). Ŝia apero en la fruaj filmoj estis akre kritikita kaj oni nomis ŝian ludon nevera. Krom la hidaj filmoj, ŝi aktoris en tamilaj filmoj.