Portalo:Ostrava/INTERESAĴOJ
Etoso
Ĉu vi scias, ke
- la unua mencio pri vilaĝo Moravia Ostrava estas el la jaro 1267?
- la unua skriba mencio pri urbo Moravia Ostrava estas el la jaro 1279?
- historio de bierkuirado en la urbo tuŝas ĝis la 12-a jarcento?
- la plej malnova konservita konstrumemorigaĵo estas preĝejo de sankta Venceslao?
- preĝejo de Sankta Maria Reĝino estas la tria plej granda en Moraviasilezia regiono?
- Katedralo de Dia Savinto estas post baziliko sur Velehrad la dua plej granda templo sur Moravio kaj Silezio?
- Ostrava estis la unua ĉeĥa urbo kun komuna operacia centrejo de partoj de Integra savsistemo?
- nur proksimume triono de Ostrava situas sur Moravio, dum plimulto estas en Silezio?
- en Ostrava troviĝis tri burgoj, sed nur unu konserviĝis?
- sur teritorio de la hodiaŭa urbo estis pase de jarcentoj konstruitaj sistemoj de fiŝlagoj kaj muelejoj, el kiuj konserviĝis nur restaĵoj?
- la plej konata urbestro estis Jan Prokeš?
- Nova urbodomo estas la plej granda urbodoma komplekso en Ĉeĥio?
- la plej alta loko de Ostrava ne estas ŝutmonto Ema?
- rekte en la centrejo de urbo troviĝas naturmemorindaĵo Ŝtonegoj el Rovniny konsistantaj el dek eratikaj ŝtonegoj?
- dum Ostrava operaco en 1945 la sovetaj kaj la ĉeĥoslovakaj soldatoj devis konkeri fuortojn proksime de Ostrava, konstruitaj inter 1936 ĝis 1938 kontraŭ preparata germana atako, kaj nun okupitaj fare de la cedantaj germanaj soldatoj? Paradokse defendis en ili tiuj, kontraŭ kiuj ili estis konstruitaj.