Preĝejo Ĉielenpreno de Mario (Bad Rodach)
Preĝejo Sankta Mario (germane: St. Marien) estas romkatolika kirko en Bad Rodach (Germanujo, Lempertshäuser Straße 13). Ĝi estis kontruita inter 1956 kaj 1962[1]. Apartenas ĉi komunumo al la dekanujo koburga ene de la ĉefepiskopujo de Bamberg.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post enkonduko de Reformacio en 1529 ekzistis ĝis 1541 ĉe monaĥejo Georgenberg. Ne antaŭ decembro 1925 festiĝis katolikaj mesoj je Bad Rodach: tio okazis ĉe la Schneider-oj (domo Rückertstraße 9). Ekde 1929 sanktaj mesoj estis celebrataj en ĉambro de la iama tribunalo de unua instanco ĉe Kastela Placo. Animzorgado eblis pere de kapelano de la Preĝejo Sankta Aŭgusteno (Koburgo). Post la forpelo de germanoj el Orienta Eŭropo post la Dua mondmilito kaj eĉ antaŭe venis multaj novaj loĝantoj al Bad Rodach. Sekve necesis gastado de la katolikoj en la protestantisma Preĝejo Savinto.
En 1953 la koburga arĥitekto Josef Rauschen prezentis planon akceptitan; en februaro 1957 la paroĥestrejo finiĝis kaj kirka konsekro eblis en novembro 1957 post 16 monatoj da konstruo. Ĝi ricevis la patronecon de la ĉieleniro de Mario. Konsekrante oni enmetis altaren relikvojn de la martiroj Klemento la 1-a, de sankta Faŭsto el Milano kaj de la certa virgulino Amanda. En majo 1964 ĝi ekmemstaris: la responso etendiĝis, krom je Rodach mem, je 28 vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵoj. Pro financaj kialoj la du mariaj komunumoj en Koburgo kaj Bad Rodach unuiĝis je unu paroĥo.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]Temas pri simpla halokirko. Supre de la portalo troviĝas 7,50 metrojn alta kaj 6 metrojn larĝa fenestro parcelita kaj iranta ĝistegmenten. La gablo de la malalta selotegmento estas kronita de 3 metrojn alta kruco. Libera ŝtuparo preskaŭ ronda kondukas onin sur ok stupoj al la kirko. Supre de ambaŭ pordoj estas orumitaj simboloj de la kvar evangeliistoj. Kampanilo senormanita kun alteco de 33 metroj staras iom for de la kirko: ĝi finkonstruiĝis en julio 1962 nur. En ĝi kaŝas sin tri sonoriloj mulditaj en aprilo 1962 fare de la ateliero de Perner en Passau.
Ofertatas sidlokoj por 460 personoj. La estrado kun altaro estas tri ŝtupojn pli alta. La horizontala projekciaĵo de la kirkonavo estas trapeza kies bazo kaj kies kontraŭo formas arkon. Griza marmora tablo kun tabernaklo iam estis rekte ĉefenestre ĉe la apsidko. Anstataŭ predikejo oni preferis simplan ambonon. En 1977 estis enmetita altaro reformita laŭ novaj liturgiaj aranĝoj de post la Dua Vatikana koncilio: tiam la tabernaklo estis metita sur patinumitan steleon el bronzo. Centras en la altarejo vitralego laŭ plano de la koburga artpedagogo Hugo Hußla kaj realigo de la koburga vitroprentristo Adalbert Bringmann. Ne forgesendas statuo de Virgulino de la Favoro el tilia ligno kaj via crucis el kverka ligno. En 1965 oni enmetis elektran orgenon: ĝin oni alifaris en la 1983-a jaro tiel, ke ĝi donu impreson de povo de pozitivo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Irmhild Tschischka: Die katholische Kirche in Rodach. Bad Rodach 1986.
- Rainer Axmann: Von Superintendenten, Adjunken und anderen geistlichen Herren in Rodach. Bad Rodach 2008.
- Irmhild Tschischka: Aus der Bad Rodacher Stadtgeschichte. Bad Rodach 2014.