Preĝejo Ĉieliro de Maria (Bátaszék)
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria | |
---|---|
![]() Preĝejo Ĉieliro de Maria en Bátaszék
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bátaszék |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Tolna |
diocezo | Pécs |
Dato de konsekro | 1903 |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | 1902 |
Specifo | |
Longo | 62 |
Larĝo | 22 |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Ĉieliro de Maria estas impona romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Bátaszék, kie ĝi troviĝas en la urbocentro.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum regado de Géza la 2-a jam monaĥeja preĝejo funkciis tie, kiu en la 19-a jarcento jam ne estis en bona stato. Tial en 1898 oni malkonstruis la monaĥejon, poste oni konstruis imponan, ornamriĉan preĝejon kun 3 navoj. La preĝejo renoviĝis en 1991.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en malgranda parko. Alto de la ĉefnavo estas 16, la flanknavoj po 8, la turo 83 m-ojn altaj. Interne la ornamaĵoj (ekzemple Naskiĝo de Jesuo, Bapta ceremonio de Stefano la 1-a (Hungario)) el lignoj pretiĝis. Skulptaĵoj estas Sankta Margareta de Hungario, Elizabeto de Hungario, Emeriko de Hungario kaj Sankta Alojzo. La mebloj fariĝis en Pécs. Ĉe la ĉefaltaro skulptaĵoj pri Dipatrino, Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario) estas videblaj. La flankaltaroj estas pri Sankta Antonio de Padovo kaj Sankta Jozefo. Fenestroj de la sanktejo prezentas diversajn sanktulojn.
Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.