Preĝejo Ĉieliro de Maria (Celldömölk)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Celldömölk
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Celldömölk
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Celldömölk
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1748
Specifo
Longo 50
Larĝo 11
Alto 40 m (ambaŭ turoj)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
Information icon.svg
vdr

Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika pilgrimloka preĝejo en urbo Celldömölk, kie ĝi troviĝas en la ĉefplaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko benediktanoj fondis abatejon en la 13-a jarcento. Post jarcentoj ĝi estis jam pilgrimloko. Dum dominado de turkoj la abetejo ruiniĝis. En 1720 abato alvenis kaj kapelon kaj ermitejon konstruis. La nuna preĝejo en 1748 konstruiĝis. Tiutempe onidire miraklo okazis: dum farado de puto ŝtono grave vundigis laboriston, tamen li resaniĝis (pro Dipatrino).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Interne en ambaŭ flankoj de la navo oni faris po 6 kapeletojn. Ties altaroj estas: Naskiĝo de Jesuo kun skulptaĵo pri Sankta Antonio, Sankta Mikaelo kun skulptaĵoj pri Sankta Petro kaj Maria Magdalena, Sankta Benedikto, Johano Nepomuko kun bildo pri la sanktulo de 1767, Sankta Kruco kun skulptaĵoj pri du anĝeloj, Sankta Tombo kun skulptaĵo de Sankta Jozefo, Sankta Familio kun skulptaĵoj pri Sankta Johano kaj Sankta Zakario, Sankta Tereza de Lisieux, Sankta Anna kun bildo pri Dipatrino kaj Sankta Anna kaj kun la mirakla ŝtono, fine altaro de Emeriko de Hungario.

La plej gravaj freskoj de la baldakeno estas Ave Maria, Vizito de Maria, "Prezento de Jesuo", Ĉieliro de Maria de 1941.

Malantaŭ de la preĝejo 2 sakristioj kaj trezorejo funkcias.

Kermesoj okazas la 15-an de aŭgusto kaj la 12-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.