Preĝejo Ĉieliro de Maria (Csákány)
Preĝejo de Ĉieliro de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csákány |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Segesd |
paroĥo | en Somogysámson |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko, poste romantikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento kaj unu el la plej konataj pilgrimejoj en Hungario, en vilaĝo Csákány.
Historio[redakti | redakti fonton]
Csákány en la 15-a jarcento havis paroĥan kirkon, alian kirkon kaj franciskanan monaĥejon. Tiu ĉi lastan la turkoj detruis ĝin en la 16-a jarcento, eĉ neniam oni trovis ties lokon. Ankaŭ la kirkoj ruiniĝis dum la bataloj. En 1760 oni konstruis novan kirkon, sed oni profitis kelkajn retintajn murojn. En la 1860-aj jaroj la preĝejo estis trakonstruita laŭ romantikismo. La orgeno estis farita en 1939.
Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto, sed en la korto ankaŭ krucifikso troviĝas. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La turopinto estas piramido. La absido estas plurlatera. Sur la muro estas legebla memortabulo pri la falintoj dum la 1-a mondmilito.
Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.