Preĝejo Anunciacio (Grödig)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
katolika paroĥa preĝejo de Anunciacio je Grödig
interno

La Preĝejo Anunciacio (germane: Pfarrkirche Grödig) troviĝas ĉe la norduesta rando de la komunumo Grödig en Aŭstrio. Ĝi tradicie apartenas al la arkiabatejo Sankta Petro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua endokumenta mencio estis en 790; paroĥa kirkfunkcio daŭris inter 1625 kaj 1883. La altarejo pligrandiĝis en 1513 kaj konsekriĝis en 1523. La turo estis plialtigita en 1686 kaj 1872. En 1805 post fajrego oni reonstruis ĝis 1807 la kirkon kaj ĝi krome ricevis sudan flankan navon. En 1880 alvenis novgotika antaŭhalo. En 1944 bombado damaĝis la tuton; rekonstruoj estis en 1949, restaŭradoj en 1967/68.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭas la preĝejon tombejo kaj ĉe la tombeja muro estas romia altaro de Turbonius Fuscinus por Jupitero kaj ĉiuj di(in)oj. La longa navo kaj la turo kerne estas romanikaj, la ĥorejo gotika (kun finiĝo 5/8). La malmulte volbita plafono de la longa navo havas klasikismajn stukornamaĵojn kun la jardato 1808.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefaltaro el loka marmoro (specoj: Adneter Rot, Schnöll, Untersberger Forellenmarmor) kaj la supraĵoj estas de Anton Högler (1809). La ĉefaltarbildon pri la Anunciacio kreis Andreas Nesselthaler en 1808. Asistantaj figuroj estas maldekstre la sanktuloj Anno, dekstre Joakimo. Ege supre observas onin la providenca okulo.

La pentraĵo de la maldekstra, historiisma altaro je la flankoj montras sanktan Jozefon kun la bebo Jesuo kiun pentris F. Streicher laŭ ideoj de A. Nesselthaler. La bildo de la dekstra, flanka altaro estas verko de Martin Johann Schmidt (ĉ. 1780). Akiris ĝin abato Dominikus en Vieno; repezentiĝas sur ĝi Floriano de Lorch.

Kromas figuro pri la koro de Jesuo, madono kun bebo kaj sankta Vereno. La orgeno datumas de 1840

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986. Grödig, kirko de Anunciacio kun horizontala projekciaĵo kaj paroĥestra ejo, p. 127–128.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.741812513.0356002