Preĝejo Elizabeto de Hungario (Kecskemét)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Elizabeto de Hungario
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kecskemét
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kecskemét-Kalocsa
paroĥo en Kunkatedralo Ĉieliro (Kecskemét)
Dato de konsekro 1826
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Alto 33 m (turo)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Kecskemét.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko tombejo funkciis ĝis 1778 meze kun tombeja kapelo. La kapelo restis, sed en la najbareco oni komencis konstrui loĝdomojn. En 1825 riĉulino donacis sumon por konstrui preĝejon anstataŭ la kapelo. En la sekva jaro la kirko jam estis preta. En 1917 monaĥinoj de Congregatio Jesu alvenis kaj ili servis ne nur en la preĝejo, sed ankaŭ en la domo situanta maldekstre, kiu estis la monaĥejo. Ili estis forigitaj en 1950, poste en la preĝejo ordinaraj pastroj servis. Depost fino de la socialismo en 1991 la monaĥinoj revenis, sed nun piaristoj servas en la preĝejo.

En 1934 la galerio estis pligrandigita. La preĝejo mem renoviĝis en 1998. La orgeno alvenis en 1900, ĝi estis pligrandigita en 1955, fine pli nova alvenis en 1965.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ la trotuaro de placo inter 2 teretaĝaj domoj. La maldekstra domo estis la monaĥejo. Antaŭ la kirkon oni metis statuon pri Johano Nepomuko en 1856, maldekstre kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Apud la enirejo po unu blindaj pordoj estas videblaj. En la unua etaĝnivelo estas 3 fenestroj. La plej supre la turo altiĝas. La absido estas rektangula. Interne la ĉefaltara bildo pri Elizabeto de Hungario estis pentrita en 1939. La 2 flankaj altaroj Sankta Maria de Lourdes kaj Sankta Jozefo estis faritaj el lignoj en 1890. Sub la preĝejo kriptoj troviĝas.

Kermeso okazas en la 19-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.