Preĝejo Elizabeto de Hungario (Bácsbokod)
Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario en Bácsbokod
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bácsbokod |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kecskemét-Kalocsa |
dekanujo | Bácsalmás |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1780 |
Specifo | |
Enhaveco | 2400 homoj |
Longo | 44 m |
Larĝo | 14 m |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario estas sakrala konstruaĵo en grandvilaĝo Bácsbokod (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua preĝdomo en Bikity (ekde 1903 Bácsbokod) estis konstruita en 1340. En la nuna loko alia preĝdomo konstruiĝis en 1733, sed sonorilo alvenis en 1763. La paroĥo ekfunkciis en 1766, kie franciskanoj zorgis pri la matrikulo ekde 1771. La preĝdomo estis malkonstruita kaj tuj nova kirko estis konstruita en 1780 kaj poste renovigita en 1854. En 1896 la turo jam havis 5 sonorilojn, en la sekva jaro la orgeno estis kreita kaj trakonstruita en 1985. En 1911 bildoj de ambaŭ flankaj altaroj ricevis novajn bildojn, post 2 jaroj la didomo estis pligrandigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola, antaŭe krucifikso videblas. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, pli supre granda fenestro, apude po 1 blindfenestroj situas. La plej supre la kvadrata turo altiĝas. La ĉefnavo havas krucnavon ambaŭflanke.